Ivano Dal Prete
itala amatora astronomo
Ivano DAL PRETE (naskiĝis la 23-an de oktobro 1971 en Bussolengo[1] estas itala amatora astronomo, profesie instruisto kaj esploristo ĉe la Departemento pri Historio de la Universitato Yale.[2]
Ivano Dal Prete | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1971 (52-jaraĝa) en Bussolengo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Li estas diplomigita pri modera historio en 2005 en la Universitato de Verono. Li interesiĝas pri la komerco de la astronomiaj instrumentoj kaj la prilaborado de la planedaj bildoj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj ; li publikigas popularigajn artikolojn pri astronomio.
Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris la asteroidon 25216 Enricobernardi la 10-an de oktobro 1998 kun Flavio Castellani.[3]
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- itale Biografio de Ivano Dal Prete el la paĝaro de "Cœlum"
- angle Ivano Dal Prete, el la paĝaro de The Italian Academy" de la Universitato Kolumbio Arkivigite je 2016-08-10 per la retarkivo Wayback Machine