János Bogárdi [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogárdi János estis hungara inĝeniero, hidrologo, profesoro, membro (korespondanta en 1962, ordinara en 1973) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina familia nomo ĝis 1934 estis Bogner.

János Bogárdi [1] naskiĝis la 11-an de junio 1909 en Hungara reĝlando en Torontáltorda (nuntempa Torda (Serbio)). Li mortis la 18-an de novembro 1998 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Bogárdi frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto inter 1927-1931. Jam antaŭ la diplomo en 1931 li eklaboris ĉe Rába, poste en diversaj urboj, inter 19411995 en ministeria instituto. En 1937 li akiris juran diplomon en Kecskemét, en la sekva jaro li akiris pli altan sciencan gradon en Usono, fine en 1942 li doktoriĝis en la teknikuniversitato. En 1941 li edziĝis baldaŭe havanta 3 gefilojn. En 1945 li ekinstruis, post 2 jaroj li atingis la instruan rangon privata profesoro. Li doktoriĝis en 1952 antaŭ la akademio. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li kreis laborlokojn al la politike forigitaj profesoroj. En la studjaro 1964 li instruis en Usono, en la sekva jaro en Vieno, inter 19661978 en Padovo. Li ricevis memormedalojn kaj premiojn inter 1968-1993.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Hordalékmérési kísérletek a Felső-Dunán (1939)
  • Hordalékmozgás a folyószabályozásban (1943)
  • A budapesti Duna-hidak roncsainak vízduzzasztása (1947)
  • A hordalék szerepe a folyószabályozásban (1954)
  • Sediment Transportation in Alluvial Streams (1968, 1970)
  • Hidromechanika (1972, 1984) - studenta lernolibro

Fontoj redakti