Torda, serbe Торда, hungare Torontáltorda aŭ pli mallonge Torda estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Ĵitiŝte. La historia serba loknomo estis Вујичево [vujiĉevo].

Torda troviĝas en (verda) Municipo Ĵitiŝte en Serbio
Mapo pri municipo Ĵitiŝte
Katolika preĝejo de Torda

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Torda situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Zrenjanin troviĝas 30 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 13-a jarcento en formo "Torda". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Hungaroj rehomigis ĝin ekde la 1770-aj jaroj. En 1910 loĝis tie 4289 homoj (4251 hungaroj). La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Törökbecse, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Torda 1771 homoj, (1533 hungaroj (87 %), 82 ciganoj, 46 serboj, 10 jugoslavianoj, 6 kroatoj kaj aliaj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, hungarlingva lernejo, kulturdomo, sportejo, kuracejo, vendejoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Torontáltorda naskiĝis:

Vidu ankaŭ redakti