János Háy
János Háy [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Háy János estas hungara poeto, verkisto, redaktoro, instruisto.
János Háy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Horváth János | ||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1960 (64-jaraĝa) en Vámosmikola | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • pentristo • pedagogo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János Háy [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1960 en Vámosmikola.
Biografio redakti
János Háy frekventis bazlernejon en sia naskiĝvilaĝo, gimnazion jam en Budapeŝto, fine li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en Szeged en 1985. Post la diplomo li instruis en bazlernejo en Budapeŝto kaj li okupiĝis ankaŭ pri literaturo. Inter 1989 kaj 2004 li estis redaktoro en diversaj eldonejoj, sed en 1989 li ankaŭ debutis kiel poeto. Pli malofte li kreis pentraĵojn kaj ilustris librojn. Li ricevis stipendiojn plurfoje inter 1990-1996. Tiutempe li studis estetikon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li ricevis 15 premiojn inter 1993-2013. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.
Elektitaj poemlibroj redakti
- Vigyázat, humanisták. A növények hazája (1990)
- Valami nehezék (1998)
- Kotródom el (2002)
- Meleg kilincs. Válogatott versek (elektitaj poemoj, 2008)
- Az öregtó felé (2017)
Aliaj libroj (elekto) redakti
- Gyalog megyek hozzád a sétálóúton (poemlibro kun ilustraĵoj, 1989)
- Holdak és napok (poemoj, noveloj, desegnaĵoj, 1995)
- Jézus bölcsessége. Szeretetről, igazságról, boldogságról, gazdagságról, jóról és gonoszról (kompilado, 2011)
Elektitaj dramoj redakti
- A Gézagyerek (4 dramoj, 2004)
- A Pityu bácsi fia (2005)
Elektitaj prozaj libroj redakti
- Dzsigerdilen (a szív gyönyörűsége)(romano, 1996)
- A bogyósgyümölcskertész fia (novelaro, 2003)
- A mélygarázs (romano, 2013)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto