János István Kováts

János István Kováts [jAnoŝ iŝtvAn kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts János István aŭ pli mallonge Kováts J. István estis hungara kalvinana pastro, altlerneja instruisto, eklezia notario, parlamenta deputito.

János István Kováts
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1880 (1880-11-20)
en Kistelek
Morto 4-an de oktobro 1965 (1965-10-04) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tahitótfalu
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

János István Kováts[1][2] naskiĝis la 20-an de novembro 1880 en Kistelek, li mortis la 4-an de oktobro 1965 en Budapeŝto.

Kovrilpaĝo de libro de Kováts
Kovrilpaĝo de libro de Kováts

Biografio redakti

János István Kováts maturiĝis en Budapeŝto, poste li estis memservanta soldato jaron. Li akiris juran diplomon en la Reĝa Universitato en 1905, en la sekva jaro teologian diplomon en la Kalvinana Akademio, fine li studis teologion ankaŭ en Edinburgo. Hejmenveninta li instruis aŭ estis pastro en pluraj lokoj dum en 1913 li doktoriĝis en la universitato. En 1914 li ekinstruis en la akademio, inter 1924–1947 en rango publika ordinara profesoro. Dum la kalistefa revolucio kaj dum la Hungara Sovetrespubliko li havis gravajn ŝtatajn postenojn, inter 1920-1922 li estis parlamentano. Li estis ankaŭ eklezia subnotario ekde 1916, inter 1929-1945 ĉefnotario. Li redaktis ankaŭ ekleziajn gazetojn, kie li ofte kontribuis. Li emeritiĝis en 1945. Lia edzino estis filino de Frigyes Schulek, ŝi naskis sesfoje.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Ne Temere és a Ius Placeti (1908, vidu la bildon!)
  • A buddhizmus és a kereszténység (1912)
  • A presbiteri világszövetség aberdeeni zsinata magyarok skócziai útja (1914)
  • Karcolatok az amerikai útról (1929)
  • A keresztyénség és a társadalmi kérdések (1933)
  • Magyar református templomok (1942)
  • A református egyházalkotmány alapvető kérdései – A reform kérdések (1948, vidu la bildon!)
  • Jöjjetek énhozzám (2000, preĝlibro)
  • Egy élet prédikációja (2005, membiografio)

Fontoj redakti

Referencoj redakti