János Sőregi [jAnoŝ ŝOregi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sőregi János estis hungara muzeologo, arkeologo, muzeestro.

János Sőregi
Busto de János Sőregi en Cigánd

János Sőregi [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1892 en Kiscigánd, li mortis la 13-an de aprilo 1982 en Debrecen.

Biografio redakti

János Sőregi frekventis mezlernejon en Sárospatak, poste studis juron 2 jarojn, poste oficiran lernejon. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li akiris juran diplomon. Post siaj studoj li okupiĝis pri sia bieno, laŭokaze li faris jurajn laborojn, fine li kolektis etnografiaĵojn. Inter 1922 kaj 1932 li praktikadis en muzeo de Debrecen (en 1930 li ricevis statuson), sed li ankaŭ plulernis en Universitato István Tisza kaj en Vieno. Li doktoriĝis en 1927 el historio, arkeologio kaj geografio. Li laboris plu en la menciita muzeo inter 1932-1936, inter 1936-1950 li estis muzeestro, poste li pensiuliĝis. Li multe okupiĝis pri arkeologiaĵoj en la Granda Hungara Ebenaĵo, ĉefe pri Hortobágy.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A szkíta-magyar kontinuitás (Karcag, 1927)
  • A hortobágy-görbeháti középkori templom és temető (Debrecen, 1935)
  • Debrecen város Déri Múzeuma és műkincsei (Budapeŝto, 1941)
  • Írások a száz éves szabadságharc emlékezetére (Debrecen, 1948)
  • Hajdúsági Halmok (Hajdúböszörmény, 1981) - kunverkinto
  • Kék könyv - Ifjúkori napló (Cigánd, 2015) - taglibro

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti