János Seprődi
SEPRŐDI János [ŝeprOedi] estis hungara muzikpedagogo, muzikhistoriisto, folkloristo naskiĝinta en Kibéd la 25-an de aŭgusto 1874 kaj mortinta en Kluĵo la 6-an de marto 1923.
János Seprődi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1874 en Chibed |
Morto | 6-an de marto 1923 (48-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Anna Seprődi, K. |
Okupo | |
Okupo | muzikhistoriisto • folkloristo |
Biografio redakti
Ekde 1904 ĝis sia morto Seprődi estis profesoro de la reformita gimnazio de Koloĵvaro. Li anticipis kelkajn jarojn Zoltán Kodály kaj Béla Bartók rilate la popolmuzikan kolektadon. Li malkovris malnovajn muzikajn memoraĵojn, arkaikajn melodiojn de reformitaj ekleziaj kantoj, kolektis sikulajn popolkantojn kaj artmaniere rekomponis ilin.
Ĉefaj verkoj redakti
- Emlékirat a magyar zene ügyében ("Memoraĵoj pri la hungara muziko," Budapest, 1906);
- A magyar népdal zenei fejlődése ("Muzika disvolviĝo de hungaraj popolkantoj," Kolozsvár, 1908);
- Eredeti székely dalok ("Originalaj sikulaj kantoj (ĥoraj)", Kolozsvár, 1914);
- Válogatott zenei írásai és népzenei gyűjtése ("Kolektitaj verkoj pri muziko kaj folkloro," Bukarest, 1974).
Bibliografio redakti
- Illyés Géza: Seprődi János (en: Református Szemle, 1933–34).