Józef Toczyski (januara ribelo)

Józef Toczyski (naskita en 1828, mortis la 5-an de aŭgusto 1864 en Varsovio) – sekciestro de Trezora Fakultato ĉe Nacia Registaro.

Józef Toczyski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1825 (1825-11-30)
Morto 5-an de aŭgusto 1864 (1864-08-05) (38-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo pendumo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Kongresa Pollando
Okupo
Okupo politikisto • revoluciulo
vdr

Vivo redakti

Engaĝita kiel librotenisto en administracio pri ŝoseoj. Li estis librotenisto en Agrikultura Societo de Kongresa Pollando. En 1846 ekstaris ĉe miita juĝejo pro komplota agado kaj kun verdikto el 1848 ekziligita al Siberio por 7 jaroj. Post eksplodo de la Januara Ribelo kontraŭ Rusia Imperio sur posteno de kontrolrespondeculo de Trezora Fakultato en la registaro de Karol Majewski. Ankaŭ plenumis funkcion de kontrolisto de Ĉefa Kasejo establita en la Fakultato de Trezoro. De decembro Toczyski estis direktoro de la Fakultato en la registaro de Romuald Traugutt. La 29-an de januaro 1864 arestita, estis malliberigita en 10-a Pavilono de Varsovia Citadelo. La 5-an de aŭgusto 1864 estis pendumita sur deklivoj de la citadelo kune kun Romuald Traugutt, Roman Żuliński, Rafał Krajewski kaj Jan Jeziorański.

Bibliografio redakti

  • Stefan Kieniewicz, Warszawa w powstaniu styczniowym (Varsovio en la januara ribelo), Varsovio 1983.
  • Franciszka Ramotowska, Tajemne państwo polskie w powstaniu styczniowym 1863-1864. Struktura organizacyjna (Sekreta pola ŝtato en la januara ribelo 1863-1864. Organiza strukturo) parto 1-2, Varsovio 1999-2000