József Máriás

József MÁRIÁS [ma:ria:ŝ] estis rumania hungara redaktoro, literaturhistoriisto. Li naskiĝis en Baia Sprie la 30-an de januaro 1940. Li mortis en Nyíregyháza la 5-an de aprilo 2022.

Kariero redakti

József Máriás diplomitiĝis en la UBB de Kluĵo pri hungara lingvo kaj literaturo (1962). Li estis de 1964 redaktoro de Bányavidéki Fáklya, de 1968 de Szatmári Hírlap, kies li estis ĉefredaktoro (1974-79), vicĉefredaktoro (1979-86), poste rubrikestro pri kulturo. Li publikigis literaturtemajn artikolojn en Előre, Falvak Dolgozó Népe, Művelődés, Utunk, Szatmári Friss Újság, Vasárnap, Keresztény Szó. Li estis László Németh-esploristo.

Fonto redakti