MÉLIUSZ József (melius), originala nomo Nelovánkovics, estis hungara verkisto, poeto, publicisto, tradukisto naskita en Temesvár la 12-an de januaro 1909 kaj mortinta en Bukareŝto la 1-an de decembro 1995.

József Méliusz
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1909 (1909-01-12)
en Timișoara
Morto 1-an de decembro 1995 (1995-12-01) (86-jaraĝa)
en Bukareŝto
Tombo Tombejo Bellu
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o Anna Méliusz
Okupo
Okupo poeto • verkistotradukisto
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon József Méliusz finis en sia naskiĝurbo, sed la abiturientan ekzemenon li donis en Budapeŝto (1928). La altlernejon li komencis en la budapeŝta teknikuniversitato pri arkitekturo. Poste li studis teologion en Zuriko, Kolozsvár kaj Berlin kaj akiris kvalifikon de reformita pastro (1933). Li estis unu el redaktoroj de Ifjú Erdély kaj kunlaboranto de Erdélyi Fiatalok (1932-33). Je rekomendo de Károly Endre li komencis sian verkistan karieron en revuo Erdélyi Helikon. Ekde 1934 li fariĝis la ĉefkunlaboranto de Korunk, ekde 1935 la raportisto kaj publicisto de Brassói Lapok el Banato. En Sud-Transilvanujo li partoprenis la malleĝan lukton kontraŭ diktaturo Antonescu, estis publicisto de Déli Hírlap sub pseŭdonimo Virág Miklós. En 1945 li estis la gvidanto de centra presaroficejo de MNSZ, la ĉefsekretario de la Ligo de Rumanujaj Hungaraj Verkistoj (1946). Li redaktis kune kun Gábor Gaál la gazeton Utunk. Kiel ĉefinspektoro de rumanujaj hungaraj teatroj li havis rolon en la estigo de Székely Színház kaj de Kolozsvári Állami Magyar Opera. Li estis ĉefreĝisoro de la Kolozsvári Állami Magyar Színház, poste ĝia direktoro, instruisto de Magyar Művészeti Intézet (1948-49). Laŭ eltrovitaj akuzoj kune kun aliaj gvidantoj de MNSZ oni arestis lin kaj sen kondamno por ses jarojn oni tenis lin kaptite (1949-55). Inter (1957-59) li estis la vicdirektoro de Állami Irodalmi és Művészeti Kiadó, la vicprezidanto de Ligo de Rumanujaj Verkistoj (1968-72).

Verkoj redakti

  • A nép ír (1945);
  • Ének 1437-ről (versa kroniko. Tv. 1945);
  • Tanú a nép (Tv. 1945);
  • Párizs után (politika publicistiko, Kv. 1946);
  • Sors és jelkép (Kv. 1946, 2. rebonigita eldonaĵo Buk. 1973);
  • Együtt a világgal (poemoj, 1957);
  • Októberi szél (Egy publicista jegyzetei. 1957);
  • Ameddig ellátok (poemoj, 1960);
  • Kitépett naplólapok (1961);
  • Okos volt-e Okos Marci? (Regényke. porinfana romaneto kun Anna Méliusz. 1961);
  • Beszélgetés a rakparton (poemoj, 1963);
  • Legszebb versei (1964);
  • Aréna (poemoj, 1967);
  • Az új hagyományért (artikoloj, studoj, 1969);
  • Város a ködben (függelékben a regény kéziratának története, 1969, 2. kiadás 1981. RMI);
  • Az illúziók kávéháza (Konfesioj. 1971, Bp. 1990);
  • Én és az oroszlán (porinfana romaneto kun Anna Méliusz. 1972);
  • Kávéház nélkül (Emlékezet és vallomás. 1977);
  • Tranzit kávéház (Utazás és álom. 1982);
  • Horace Cockery-Múzeum – Horace Cockery darabokra tört elégiája (1983, Bp. 1988);
  • Válogatott költemények 1930-1980 (1984);
  • Napnyugati kávéház (1986);
  • A barátság kávéháza – tegnap (1988).
  • Cédulák-Egy személyes kávéház, enkonduko Géza Szávai, Pont Kiadó, Budapest, 2002.

Bibliografio redakti

  • Szávai Géza: Helyzettudat és irodalom. M. J. költészete. Kismonográfia. 1980.
  • Borcsa János: Méliusz József. etmonografio, Bukarest–Kolozsvár, Kriterion Könyvkiadó, 2001.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti