József Nemes-Lampérth
József Nemes-Lampérth [jOĵef nemeŝ-lambErt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes-Lampérth József estis hungara avangarda pentristo, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Lampérth, lia posta familia nomvarianto estis Nemes Lampérth.
József Nemes-Lampérth | |
---|---|
József Nemes-Lampérth en 1912 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Lampérth József |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1891 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de majo 1924 (32-jaraĝa) en Sátoraljaújhely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
József Nemes-Lampérth [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1891 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de majo 1924 en Sátoraljaújhely.
Biografio redakti
József Nemes-Lampérth studis en Industriarta Altlernejo de Manó Vesztróczy (1909-1911), en Reĝa Belarta Altlernejo de István Bosznay kaj Tivadar Zemplényi, fine en Artistkolonio (Nagybánya). En 1913 li studvojaĝis al Parizo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li vundiĝis, lia maldekstre brako paraliziĝis, en 1916 li malsoldatiĝis. Li estis agnoskita, kiel pentristo, tamen li vivis mizere. Li konatiĝis kun Lajos Kassák kaj ties artista grupo. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis nomumita grava instruisto, post la falo li estis arestita, fine li migris al Berlino. Baldaŭ li hejmenvojaĝis, sed pro sanstato li estis sendita al frenezulejo, kie li mortis. Li pentradis portretojn, pejzaĝojn, aĵpentraĵojn.
Ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1917, 1918, 1963)
- Berlino (1920)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- A ravatal (1912)
- Tabáni részlet (1916)
- vidu la bildojn!
Elektitaj grafikaĵoj redakti
- Be! (Be a vörös hadseregbe!) (afiŝo kun János Kmetty, (1919)
- vidu la grafikajn bildojn!
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj redakti
-
Memportreto (1920)
-
Portreto pri Lajos Kassák
-
Portreto pri viro (1922)
-
Flegistino
-
Pejzaĝo (1917)
-
Pejzaĝo (1917)
-
Sur la deklivoj de Monto Gellért
-
Urba bosko (Budapeŝto) (1912)
-
Pontoj en Sejno (1913)
-
Ĉambrointerno
-
Aĵpentraĵo (1910)
-
Nuda virino (1916)
-
Nuda virino dorse (1916)