Jacobus Sylvius (1478-1555) (naskiĝis en Loeuilly, proksima de Amiens, 1478 - mortis en Parizo, en la 13-a de januaro 1555) estis renoma franca kuracisto, anatomo, latinisto, hebreisto kaj helenisto.

Jacques Dubois
(1478-1555)
anatomus Francicus
anatomus Francicus
Persona informo
Jacques Dubois
Naskiĝo 1478
en Loeuilly, proksima de Amiens  Francio
Morto 13-a de januaro, 1555
en Parizo  Francio
Lingvoj latinafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo, Universitato de Montpellier
Profesio
Okupo kuracisto • anatomo • profesoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis la grekan kun Hieronimo de Sparto[1] kaj Ĵanus Laskaris (1445-1534)[2], la hebrean kun François Vatable[3] kaj matematikon kun Jacobus Stapulensis (1455-1536) kaj fariĝis iom post iom elstara figuro ene de la humanisma movado de Parizo, kie li rimarkindiĝis dank'al la majstrado de siaj konoj. Dubois estis aŭtoro de la unua gramatika libro en la franca lingvo jam publikigita en Francio. La libro prezentadis enkondukon en la franca, kun gramatiko en la latina kaj franca, surbaze de la klasikaj aŭtoroj, kaj publikiĝis en Parizo en 1531. Unu jaron poste, tiu verko estis eldonita en Londono fare de John Palsgrave (1484-1554)[4].

Sylvius koniĝis dank'al sia elokventeco kaj senĉesa laboremeco. En Parizo, li studis lingvojn kaj matematikon, tamen, timante ke la studoj ne estis kompensantaj siajn klopodojn, li forlasis la klerecon je la medicino. Li akiris kelkajn anatomiajn konoj dank'al Jean Tagault[5], fama kuracisto kaj dekano de la Fakultato de Medicino de Parizo. Dum tiu tempo kiam li studis kun Tagault, Sylvius komencis kiel profesoro, kie li klarigadis la laborojn de Hipokrato kaj Galeno kaj tiuj lecionoj estis instruataj en la Kolegio deTréguier[6].

La sukceso de liaj lecionoj tiom kreskis, ke la Fakultato de la Universitato de Parizo plendis pri la fakto ke li ne havis ankoraŭ universitatan titolon. Tiamaniere ke, Sylvius iris al Montpellier, kie, en novembro 1529, li ricevis sian diplomon pri Medicino aĝante tiam 51 jarojn. Reirinte al Parizo, oni ree malpermesis al li la instruadon, kaj ili aludis ke la anatomiisto devus havi pribakalaŭran diplomon antaŭ ol repreni siajn lecionojn. En la 28-a de junio 1531, Dubois akiris sian diplomon kiel Bakalaŭro kaj tiel li havis permeson rekomenci sian kurson pri anatomio. En 1550, la itala kirurgo Vidus Vidius (1509-1569) reiris al sia lando, kaj Sylvius estis indikita, de Henriko la 2-a, por anstataŭi la kirurgon kiel Profesoro pri Kirurgio de la nova Reĝa Kolegio de Francio.

Sylvius estis admiranto de Galeno, kaj interpretis la skribaĵojn pri anatomio kaj fiziologio de tiu klasika aŭtoro, anstataŭ nur prezenti kaj elmontri la lecionojn. Li mortis en Parizo, en la 14-a de januaro 1555, kaj Andreo Vesalio estis lia plej renoma lernanto.

Verkoj redakti

 
Ambiani medici et professoris regii parisiensis Opera medica ... 1630

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Georgo Hermonymus, ankaŭ konata kiel Hieronimo de Sparto, estis greka klerulo kaj diplomato kiu vivis dum la 15-a jarcento. Li la unua donis lecionojn pri la greka en la Kolegio de Sorbono, en Parizo.
  2. Personensuche
  3. Bibliothèque Nationale de France
  4. Dictionary of National Biography.
  5. Jean Tagault estis mastrp pri kirurgio en Parizo kaj aŭtoro de la verko: De chirurgica institutione (1545).
  6. O Kolegio de Tréguier fondiĝis en la placo Cambrai, en Parizo, en la 20-a de aprilo 1325, kaj estis parto de la malnova Universitato de Parizo.
  7. Encyclopedia Britannica - Projekto Gutenberg
  8. Personensuche. Arkivita el la originalo je 2014-06-19. Alirita 2014-07-22.
  9. Bibliothèque Nationale de France
  10. Personensuche
  11. Chalmers' Dictionary of Biographies
  12. Bibliothèque Nationale de France
  13. Personensuche
  14. Personensuche


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj