Sir James Hopwood JEANS OM FRS (11a de Septembro 1877 – 16a de Septembro 1946) estis angla fizikisto, astronomo kaj matematikisto.

James Jeans
Persona informo
Naskonomo James Hopwood Jeans
Naskiĝo 11-an de septembro 1877 (1877-09-11)
en Ormskirk
Morto 16-an de septembro 1946 (1946-09-16) (69-jaraĝa)
en Dorking
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Trinity CollegeUniversitato de Kembriĝo vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikistoastronomoverkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fizikoastronomiomatematiko vd
Doktoreca konsilisto E. T. Whittaker vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li faris gravajn kontributojn en multaj fakoj de fiziko, kiel ĉe kvantuma teorio, teorio de radiado kaj evoluo de steloj. Lia analizo de rotaciantaj korpoj kondukis lin al konkludo, ke la teorio de Pierre-Simon Laplace, ke la sunsistemo formiĝis el unusola gasnubo estas malprava, proponante anstataŭe, ke la planedoj kondensiĝis el materialo eligitaj el la suno fare de hipoteza katastrofa preskaŭ-kolizio kun pasanta stelo. Tiu teorio ne estas nuntempe akceptita.

Jeans, kun Arthur Eddington, estas fondinto de la brita kosmologio. En 1928, Jeans estis la unua kiu cerbumis pri stata kosmologio bazite sur hipoteza kontinua kreado de materio en la universo.[1] En sia libro Astronomy and Cosmology (1928) li disvolvis tiun tipon de cerbumado.[2] Tiu teorio perdis favoron kiam en 1965 la malkovro de la Kosma fona radiado estis amplekse interpretita kiel konfirmo de la Big Bang.

Bibliografio redakti


Notoj redakti

  1. Jeans 1928, p. 360.
  2. Reynosa, Peter (16a de Marto 2016). "Why Isn't Edward P. Tryon A World-famous Physicist?". The Huffington Post. Alirita la 27an de Junio 2016.

Eksteraj ligiloj redakti

Verkoj de Jeans disponeblaj rete el Internet Archive