Janka Sólyom
hungara aktoro, kanzonisto
Janka Sólyom [ŝOjom], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sólyom Janka estis hungara aktoro, kanzonisto. Ŝia origina familia nomo estis Schlom [ŝlom].
Janka Sólyom | |
---|---|
Janka Sólyom | |
Persona informo | |
Naskonomo | Schlom Janka |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1902 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de marto 1972 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Janka Schlom[1] naskiĝis la 14-an de januaro 1902 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de marto 1972 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Janka Sólyom akiris diplomon en Akademio pri Teatro en 1921, sed ŝi jam kantis en Nacia Teatro (Szeged) en 1919. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Csokonai (Debrecen), sed ŝi tre frue iĝis talenta kanzonisto de kabaredoj (laŭ la kutimoj ankaŭ en kinejoj kaj kafejoj) en Budapeŝto. En 1950 ŝi edziniĝis kaj ŝia nomo oficiale ŝanĝiĝis al Teleki Józsefné. Inter 1955-1966 ŝi havis rolojn en Gaja Scenejo, poste ŝi pensiuliĝis, en 1967 ŝi vidviniĝis.
Ŝia poemlibro redakti
- Ilyen szeretnék lenni (dufoje eldonita)