Japana orgenkonstruo

Japana orgenkonstruo ekzistas nur ekde la dua duono de la 20-a jarcento. Post kiam eŭropaj orgenfirmaoj konstruis kelkajn orgenoj en japanio, tie ekestis ankaŭ enlandaj orgenkonstruaj firmaoj.

Historio redakti

La unuan fajfilorgenon portis kristanaj misiistoj al Japanio en 1597. Inter 1606 kaj 1613 itala sacerdoto instrukciis la fabrikadon de pluraj fajfilorgenoj el bambuo. Dum kiam la kristanismo estis malpermesita en Japanio ekde 1613 ĝis 1873, orgenoj ne plu bezonatis.

 
Harmoniumoj

Kiam Japanio iom post iom malfermiĝis, en la 1860-aj jaroj, la unua aerofona klavarinstrumento, kiu atingis Japanion, estis harmoniumo. Tiel ekz. japanoj konatiĝis kun la orgenmuziko de Johann Sebastian Bach unue aranĝita por harmoniumo. La japana firmao Yamaha ankoraŭ produktis harmoniumojn ĝis en la 1990-aj jaroj.

Jam komence de la 19-a jarcento rekomencis la importado de orgenoj al Japanio. Denove ekfloris la orgenkonstruo en Japanio ekde la 1960-aj jaroj, kiam precipe germanaj (malpliamplekse ankaŭ nederlandaj kaj francaj) orgenkonstruaj firmaoj eksportadis grandan nombron da orgenoj Japanien. Ekde tiam sin establis en Japanio ankaŭ pluraj enlandaj orgenkonstruistoj.

La orgen-pejzaĝo Japanio redakti

 
ŝakuhaĉi

Hodiaŭ en Japanio ekzistas proksimume 1100 fajfilorgenoj, ĉ. 700 el tiuj troviĝas en preĝejoj, lernejoj kaj koncertejoj. Tio signifas, ke nur preskaŭ 10 % el la 6900 kristanaj preĝejoj en Japanio havas fajfilorgenojn; la aliaj uzas aŭ elektronan klavarilon aŭ pianon. La unuan koncerthalan orgenon konstruis la firmao Klais el Bonn (Germanio) je 1961 en la Beethoven-halo de la universitato Musashino ĉe la urborando de Tokio (4 manualoj, 55 registroj).

La plej grava koncertorgeno en Japanio hodiaŭ estas la orgeno en la Granda Halo de la Metropola Art-Spaco en Tokio kun entute 126 registroj kaj pli ol 9000 fajfiloj, konstruita en 1991 de la franca orgenkonstruisto Marc Garnier. La orgeno estas turnebla je 180° kaj havas duoblan prospekto: La unua flanko montras klasikan orgenprospekton kun trimanuala ludotablo, ekde kiu du suborgenoj estas ekludeblaj, unu en la nederlanda renesanco-stilo de la 17-a jarcento aŭ laŭplaĉe unu en la germana barokstilo de la 18-a jarcento. La alia flanko montras modernan orgenprospekton de kvinmanuala orgeno laŭ la franca stilo romantik-simfonia de la 19-a jarcento. La orgeno do konsistas fakte el tri memstaraj instrumentoj kun siajn karakterizaj apartaĵoj kaj agordoj. La praproblemo de la universala orgeno, sur kiu ĉio estas ludebla, tamen ne aŭtente, ĉi tie trovis novmanieran kaj originalan solvon.

 
Ĉina ŝeng kaj japana ŝo

Plua originala instrumento estas la Klais-orgeno konstruita je 1995 en la koncertohalo de Kioto (4 manualoj, 90 registroj): tiu ĉi orgeno enhavas kvar registrojn, kiuj imitas japanajn muzikilojn. La labioregistro ŝakuhaĉi 8′ (en la Récit expressif) kaj ŝinobue 4′ (en la ŝvelkesto) estas inspiritaj de la samnomaj japanaj bambuflutoj, dum kiam la registroj ŝo 8′ (en la grand chœur) kaj hiĉiriki 8′ (en la ŝvelverko) estas trabataj anĉregistroj, kiuj imitas la trabatanĉa-buŝorgeno ŝo kaj la du-anĉa instrumento hiĉiriki. Por evoluigi tiujn ĉi registrojn oni ekzakte analizis la sonspektrojn de la analogaj japanaj instrumentoj, por kiel eble plej bone trafi iliajn sonkarakterojn.

Fonto redakti

Germanlingva vikipedio

Literaturo redakti

  • Christian Ahrens, Jonas Braasch: Die „japanischen“ Register der Klais-Orgel in der Kyoto Concert Hall, Japan, in: Acta Organologica 27, 2001, S. 147–178.

Ligiloj redakti