Javier Pérez de Cuéllar

Javier Pérez de Cuéllar (naskiĝis la 19-an de januaro 1920 en Limo, Peruo, mortis tie la 4-an de marto 2020) estis perua diplomato kaj politikisto. De 1982 ĝis 1991 li estis la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

Javier Pérez de Cuéllar
Persona informo
Javier Pérez de Cuéllar
Naskonomo Javier Felipe Ricardo Pérez de Cuéllar y de la Guerra
Naskiĝo 19-an de januaro 1920 (1920-01-19)
en Limo
Morto 4-an de marto 2020 (2020-03-04) (100-jaraĝa)
en Limo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Presbítero Matias Aquino vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Limo vd
Ŝtataneco Peruo vd
Alma mater Pontifika Katolika Universitato de Peruo • Colegio San Agustín vd
Partio Union for Peru vd
Subskribo Javier Pérez de Cuéllar
Familio
Edz(in)o Yvette Roberts-Darricau vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato vd
Laborkampo diplomatiointernacia juro vd
Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj
Dum 1982-1991
Antaŭulo Kurt Waldheim
Sekvanto Boutros Boutros-Ghali
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero kiel diplomato redakti

En 1940 li eklaboris en la perua Ministerio pri Eksteraj Aferoj, en 1944 li aliĝis al la diplomatia servo de la lando kaj en 1961 nomumiĝis ambasadoro. Li estis ambasadoro de Peruo en Svislando, Sovetunio, Pollando kaj Venezuelo.

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj redakti

La 1-an de januaro 1982 Pérez de Cuéllar transprenis la postenon de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kiel posteulo de la aŭstro Kurt Waldheim kaj en oktobro 1986 reelektiĝis por dua oficperiodo. Dum tiuj du oficperiodoj li gvidis sekve de la Falklanda Milito la intertraktadojn inter Britio kaj Argentino, kaj subtenis la strebojn de la tiel nomata "Contadora-grupo" pri paco kaj stabileco en Centra Ameriko. Krome interalie li ankaŭ peris en la intertraktadoj pri la sendependiĝo de la ŝtato Namibio, en la konfliktoj pri Okcidenta Saharo kaj pri Kipro. Lia dua oficperiodo kiel Ĝenerala Sekretario finiĝis la 31-an de decembro 1991.

Ĉefministro de Peruo redakti

En 1995 li malsukcesis kontraŭ Alberto Fujimori en la baloto pri la prezidanteco de Peruo. Dum la civilaj perturboj, kiuj erupciis post la demisio de Fujimori en Peruo, li inter novembro 2000 kaj julio 2001 plenumis la oficon de ĉefministro de Peruo.

Honorigoj redakti

En 1991 la usona prezidanto George H. W. Bush transdonis la prezidantan medalon pri libereco („The Presidential Medal of Freedom“), la plej altan civilan honorigon de Usono.

Eksteraj ligiloj redakti