Jean-Baptiste Martenot

Jean-Baptiste MARTENOT (26-an de julio 1828 en Saint-Seine-l'Abbaye, Côte-d'Or, Bourgogne - 30-an de marto 1906 en Rennes) estis arkitekto de la urbo Rennes. La Haloj Martenot kaj la prefektejo Martenot estis nomataj honore al li. Li estis malnova lernanto de la belarta lernejo en Rennes.

Jean-Baptiste Martenot
Detalo de la tombo de J.B. Martenot en la norda tombejo de Rennes
Detalo de la tombo de J.B. Martenot en la norda tombejo de Rennes
Persona informo
Naskonomo Jean-Baptiste Martenot
Naskiĝo 26-an de julio 1828
en Saint-Seine-l'Abbaye
Morto 30-an de marto 1906
en Rennes
Tombo cimetière du Nord
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Okupo
Okupo Arkitekto
Verkoj Hôtel de Cornulier
Basilique Notre-Dame de Bonne Nouvelle de Rennes
Château de Monbouan
vdr

De modesta origino, li ricevis departementan pension por studi en la nacia belarta lernejo en Parizo, kie li eniris en 1850 en la ateliero Blouet. Li ricevis la premion Muller Sœhnée.

26-jara, Jean-Baptiste Martenot estis nomumita inspektisto de la Palaco de Luvro en Parizo.

En 1858, la urbestro de Rennes, Ange de Léon petis lin por la posteno de arkitekto de la urbo[1]. Li okupos tiun postenon ĝis 1895.

Le 11-an de Julio 1882, li estis nomumata kavaliro de la nacia ordeno Honora Legio kaj enkondukita en la 18-a de Aŭgusto[2].

Verkoj redakti

 
Unu el la du pavilonoj de la haloj Martenot, placo des Lices.

Lia verko en Rennes estas grava. Li konstruis multajn urbajn konstruaĵojn, lernejojn, bazarplacojn, la belfridon de la urbodomo, la palacon de la Komerco, la ŝparkasan konstruaĵon, la forcejojn de la parko Thabor, same kiel la medicinan lernejon kaj la sciencan fakultaton, kaj la preĝejon Saint-Aubin-en-Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle, placo Sainte-Anne (1884-1904).

  • Li realigis la ĝeneralan vivpovan planon por la distribuo de la trinkebla akvo en la urbo.
  • La du pavilonoj de la Haloj Martenot, situantaj place des Lices, kiuj estis konstruitaj de 1868 ĝis 1871. Laŭ la sama stilo kiel la malnovaj haloj de Parizo de Victor Baltard. La haloj de Rennes estas unu el la raraj atestaĵoj pri metala arkitekturo en urbo konstruita precipe per ligno kaj ŝtono.
  • La kolegio-liceo Émile-Zola, kies stilo kombinas graniton, tofon kaj brikon.
  • Li ankaŭ laboris por privatuloj, kaj tiel estis la aŭtoro de multaj privataj palacoj (hôtel Claudet, hôtel Léofanti, hôtel des Nétumières, hôtel de Léon …) kaj de kasteloj (en Plénée-Jugon (atribuita en ĉ. 1860), kastelo du Breil en Lourmais (1862, kastelo de Bonnefontaine en Antrain, restaŭro de la kastelo de Craffault (1899-1902) kaj galerio, nordala pavilono (1902) en Plédran, Côtes-d'Armor). Li ankaŭ konstruis industriajn konstruaĵojn, inter ili estas la presejo Oberthür (1870).

Notoj kaj referencoj redakti

  1. france Archives municipales de Rennes, Les maires de Rennes Arkivigite je 2011-05-31 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo16.
  2. Datumbazo Léonore (LH/1755/2)

Eksteraj ligiloj redakti