Jean-Marc Petit

franca astronomo

Jean-Marc Petit (naskiĝis en 1961) estas franca astronomo, kiu laboris ĉe la Universitato Cornell (Usono). Konata pro sia laboro pri la dinamiko de la planedaj ringoj, li esploris la koliziojn de asteroidoj en la kadro de la evoluo de la asteroida zono kaj studis la dinamikan sistemon 243 Ida-Daktilo.

Petit estis ano de la teamo, kiu malkovris la 18-an de julio 1999 tri neregulajn satelitojn de Urano: Stephano, Prospero kaj Setebos.[1] Li ankaŭ kunmalkovris la lunojn de Saturno Paaliaq kaj Ymir, kaj la jupiteran sateliton Themisto.

Laŭ la Minor Planet Center, Petit kunmalkovris 8 asteroidojn[2] kune kun Carlos Torres, John J. Kavelaars, Brett J. Gladman kaj Matthew J. Holman inter 1971 kaj 2009. Li estis ano ankaŭ de la teamo, kiu malkovris la transneptunajn objektojn 2001 QW322, 2004 XR190 kaj 2015 RR245.[3][4]

La asteroido 7740 Petit[5] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti