Jean Petit

franca verkisto

Jean PETIT (latine: Ioannes Parvus; naskiĝinta ĉ. 1364, mortinta la 15-an de julio 1411 en Hesdin) estis franca juristo kaj teologo.

mortigo de duko Ludoviko kion tribunale defendis Petit

Vivo redakti

Veninte el Suda Normandio li magistriĝis in artibus en 1385 antaŭ studi jursciencon en Parizo kaj Orléans, poste teologion. Ĉi-lastan fakon li finis per magistriĝo en la 1402-a jaro.

Li estis ĉefa figuro ĉe Sorbono se temi pri la sekvoj de la granda okcidenta skismo partopreninte la senrizultajn interparoladojn kun Benedikto la 13-a. En 1406 dum kunveno de klerikoj li ege engaĝiĝis malpor la prebenda sistemo kaj la papa imposto-enkasigado.

Aliĝinte al la korteganaro de Johano la 1-a (Burgonjo) li ricevis la komision defendi lin en 1408 pro ties mortigo-mendo de Ludoviko de Valois. Tiu ĉi pledo konatiĝis sub la titolo Apologie du tyrannicide; li mem kariere promociiĝis je ĉefkonsilistaj honoroj (maître des requêtes) sed ankaŭ iĝis malfavoratulo de pli moderaj cirkloj, ŝatintoj de Ludoviko kaj (antaŭ ĉio) de Jean de Gerson. Gerson en la 1414-a jaro (do jam post la morto de Petit) atingis publikan kondamnon de tiaj tezoj pri tiranomurdo fare de anoj de la Koncilio de Konstanco.

Tamen Jean Petit ne nur gravis pro juraj kaj teologiaj laboraĵoj sed ankaŭ pro verkado de poemoj kaj rakontoj.

Literaturo redakti

  • Ansgar Frenken: Johannes Parvus (Jean Petit). Ĉe: Lexikon für Theologie und Kirche vol. 5, kol. 956
  • Dégert, A. (1910): "John Parvus". Ĉe: The Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company (tie ĉi interrete)

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean Petit (Jurist) en la germana Vikipedio.