Jean Vautrin

franca verkisto

Jean VAUTRIN , estas la verkista kromnomo de Jean HERMAN, (17-a de majo 1933 - 16 de junio 2015), franca verkisto, kaj filma reĝisoro, kritikisto kaj scenaristo.

Jean Vautrin
Persona informo
Naskonomo Jean Georges Hubert Herman
Naskiĝo 17-an de majo 1933 (1933-05-17)
en Pagny-sur-Moselle
Morto 16-an de junio 2015 (2015-06-16) (82-jaraĝa)
en Gradignan
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques
Memorigilo Jean Vautrin
Familio
Edz(in)o Anne Doat • Lila Lakshmanan
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoverkisto • filmkritikisto • prozisto • reĝisoro • filma scenaristo
Verkoj Q3548650
vdr

En la kinindustrio, li estis helpreĝisoro de Roberto Rossellini, Vincente Minnelli, Ken Annakin, reĝisoro de dekduo da filmoj, scenaristo de pluraj sukcesaj filmoj en Francio, kaj tiel akiris la premion César de plej bona scenaro en 1982[1].

Li poste migris al literaturo kaj verkis romanojn sub sia kromnomo. Li ankaŭ estis scenaristo de bildostrioj.

En 1989 li gajnis la premion Goncourt per sia romano Un grand pas vers le bon Dieu (Granda paŝo al la bona Dio)[2], kiu rakontas la historion de akadiana familio en Luiziano. Li ricevis ankaŭ la premion Louis-Guilloux en 1999[3] por la tuto de sia verkaro.

Romanoj redakti

  • À bulletins rouges, 1973
  • Billy-Ze-Kick, 1974 - Adaptita de Gérard Mordillat 1985
  • Mister Love, 1977
  • Typhon gazoline, 1977
  • Le Mensonge - Chronique des années de crise, 1978
  • Bloody-Mary, 1979
  • Groom, 1981
  • Canicule, 1982 - Adaptita de Yves Boisset 1984
  • La Vie Ripolin, 1987
  • Un grand pas vers le bon Dieu, 1989 Prix Goncourt
  • Symphonie Grabuge, 1994 Prix du roman populiste
  • Le Roi des ordures, 1997
  • Un monsieur bien mis, 1987
  • Le Cri du peuple, 1998 Prix Louis-Guilloux en 1999. Adaptita de Jacques Tardi en 2005.
  • L’homme qui assassinait sa vie, 2001
  • Le Journal de Louise B., 2002

Referencoj redakti