Jenő Gáspár (aktoro)

hungara aktoro

Jenő Gáspár [gAŝpAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáspár Jenő estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Gasparik [gaŝparik].

Jenő Gáspár
Jenő Gáspár 1875
Jenő Gáspár 1875
Persona informo
Naskonomo Gasparik Jenő
Naskiĝo la  10-an de marto 1843(nun 1843-03-10)
en Hungario Szomolnok (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 26-an de oktobro 1905
en Hungario Miskolc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Jenő Gasparik[1] naskiĝis la 10-an de marto 1843 en Szomolnok (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Smolník en Slovakio, li mortis la 26-an de oktobro 1905 en Miskolc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Jenő Gáspár supozeble komencis sian aktoran karieron en 1860 en Gyula. Li estis migra aktoro ekzemple en Eperjes (1864), Debrecen (1865–1866), aktorkompanioj de Gusztáv Hubay (1871) kaj Andor Gerőfy (1890). Intertempe en 1870 li establis propran migran teatran kompanion, en la sekvaj jaroj li foje estis teatrestro, foje li aliĝis al aliaj teatraj trupoj. Jen la pli gravaj aperoj kiel teatrestro: Cegléd (1874), Kecskemét (1875), Jolsva (1876), Rozsnyó (1877), Zsolna (1878), Losonc (1879), Galánta (1880), Abony (1882), Békés (urbo) (1883), ktp. Li edziĝis dufoje, la dua naskis 4 gefilojn, kiuj ĉiuj estis aktoroj.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Elektitaj membroj de kompanio de Gáspár redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti