Jenő Kovács (kemiisto)

biografio pri hungara kemiisto

Jenő Kovács [jenO kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Jenő estis hungara kemiisto, bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Jenő Kovács
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1910 (1910-03-10)
en Lepsény
Morto 15-an de novembro 1990 (1990-11-15) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiistobestokuracisto • universitata instruisto • farmakologo
vdr

Jenő Kovács[1] naskiĝis la 10-an de marto 1910 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 7-a) en Lepsény, li mortis la 15-an de novembro 1990 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Kovács akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1932. Post la diplomo li estis praktikanto kaj asistanto en la kemia katedro apud Gyula Gróh ĝis 1937. Intertempe li akiris ankaŭ kemian diplomon en 1936. Li esploris en la bestokuracista instituto inter 1937–1940, poste li estis katedrestro ĝis 1979 en veterina fakultato (iam altlernejo) de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. En 1944 li atingis la instruan rangon privata instruisto, en 1946 profesoro. Li estis rektoro (1963-1966) de la ĵus kreita Veterinara Universitato de Budapeŝto el la iama altlernejo/fakultato. Li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 2 memormedalojn. Li kreis kemiterapiajn metodojn kaj spektroskopion kontraŭ la bestaj malsanoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Állatorvosi gyógyszertan (1953, 1957, 1970)
  • Formulae Normales Veterinariae: FoNoVet (1957, 1969, 1970)

Memorigiloj redakti

  • busto (2003) en Budapeŝto [1]
  • memortabulo (2000) en Budapeŝto [2]

Fontoj redakti

Referencoj redakti