La Jezuitaj Ejoj (hispane Estancias Jesuíticas) estis antikvaj ejoj agrikulturaj dizajnitaj kaj administritaj de la jezuitoj, situantaj en la nuna provinco Kordobo, Argentino. La arkitekturaj aroj de ĉiu ejo, aldonitaj al la Manzana Jesuítica de la urbo Kordobo, kiu estis religia-administra sidejo de la Jezuita Provinco de Paragvajo, estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 2000.

Jezuitaj Ejoj
Jezuitaj redukcionoj • estancia • Jesuit Estancia [+]

Koordinatoj31° 39′ 22″ S, 64° 26′ 7″ U (mapo)-31.656111111111-64.435277777778Koordinatoj: 31° 39′ 22″ S, 64° 26′ 7″ U (mapo)
Areo0,38 km² (38,12 ha) [+]
Map
Jezuitaj Ejoj
Vikimedia Komunejo:  Jesuit Block and Estancias of Córdoba [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Ejo Alta Gracia
Lando  Argentino
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 995
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 31° 39′ 22″ S, 64° 26′ 7″ U (mapo)-31.656111111111-64.435277777778
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Kordobo

Jezuitaj Ejoj (Kordobo)
Jezuitaj Ejoj (Kordobo)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Argentino

Jezuitaj Ejoj (Argentino)
Jezuitaj Ejoj (Argentino)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La jezuitoj malfermis ses Ejojn ĉirkaŭ la argentina provinco Kordobo, nomataj Caroya, Jesús María, Santa Catalina, Alta Gracia, La Candelaria kaj San Ignacio.

La farmo kaj la komplekso, ekkonstruitaj en 1615, estis forlasitaj de la jezuitoj pro la forpelo laŭ leĝo de la reĝo Karlo la 3-a de Hispanio. Ilin administris la franciskanoj ĝis la jaro 1853, kiam la jezuitoj revenis al Ameriko. Tamen, la universitato kaj la lernejo estis naciigitaj unu jaron poste.

Ĉiu ejo havas sian propran lernejon kaj aron de konstruaĵoj, ĉirkaŭ kiuj kreskis urboj kiaj Alta Gracia. La Ejo San Ignacio ne plu ekzistas.