Jill Stein

Jill Ellen STEIN (naskiĝis la 14-an de majo 1950) estas usona kuracisto, aktivisto, kaj politikisto. Ŝi estas multfoja kandidato en la Verda Partio por la ofico de Prezidento de Usono, kaj aktuale kandidatas por prezidanto en la baloto de 2024.

Jill Stein
Persona informo
Jill Stein
Naskonomo Jill Ellen Stein
Naskiĝo 14-an de majo 1950 (1950-05-14) (73-jaraĝa)
en Ĉikago
Religio agnostikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Lexington vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Harvard Medical School • Universitato Harvard • Harvard College vd
Partio Verda Partio vd
Subskribo Jill Stein
Familio
Edz(in)o Richard Rohrer vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistokuracisto • pacaktivisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi kandidatis por tiu ĉi ofico en 2016, kaj ricevis 1,5 milionojn da voĉoj (aŭ 1.07% de la populara voĉdono), kaj en 2012, ŝi ricevis preskaŭ duonmilionon da voĉoj (kiuj respondecis pri .36% de la populara voĉdono). En 2002 kaj 2010 ŝi estis kandidato por la ofico de guberniestro de Masaĉuseco.

Ŝiaj kampanjoj por prezidanto fokusiĝis peze al la propono de Verda Nova Interkonsento (angle New Green Deal), kiu inkluzivas kelkajn reformojn celitajn trakti klimatan ŝanĝon kaj enspez-malegalecon, same kiel politikajn reformojn pri civitaj rajtoj [1].

Referencoj redakti

  1. Jobs for All with a Green New Deal. Green-Rainbow.org (September 5, 2011). Arkivita el la originalo je October 19, 2014.

Fontoj redakti

Bazita sur la angla Vikipedio.