Johann-Strauß-Monumento
La Johann-Strauß-Monumento troviĝas en la viena urboparko kaj estas unu el la plej ofte fotata monumento en Vieno. Ĝi estis konstruata memore al la „valsoreĝo“ Johann Strauß filo proksime al Kursalon Hübner.
Johann-Strauß-Monumento | ||
---|---|---|
monumento [+] | ||
Koordinatoj | 48° 12′ 14″ N, 16° 22′ 45″ O (mapo)48.203816.3791Koordinatoj: 48° 12′ 14″ N, 16° 22′ 45″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1921 | |
konsekro | 26-a de junio 1921 | |
Johann-Strauß-Monumento | ||
Vikimedia Komunejo: Monument to Johann Strauß II [+] | ||
Priskribo redakti
La orumita bronza statuo sur marmorpiedestalo montras la vienan valsoreĝon staranta – sen la densa vangohararo – kun violono en unu mano antaŭ arko, konstruita el marmor devena de Laas, reliefita per folioj kaj ŝvebantaj paroj.