Johann Andreas von Hamilton

Johann Andreas von HAMILTON (naskiĝinta en 1679 en Vieno, mortinta samloke la 9-an de januaro 1738) estis aŭstra generalo kavalira (1723–1738) kaj komandanta generalo de la timișoara-a Banato kiel ankaŭ militprezidanto de la landa administrujo de Timișoara (1734–1738).

Johann Andreas von Hamilton
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1679 (1679-01-01)
en Vieno
Morto 9-an de januaro 1738 (1738-01-09) (59-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo militestro
vdr
Blazono de la regnaj grafoj de Hamilton, 1695

Vivo kaj agado redakti

Verŝajne patro lia estis Jakob von Hamilton originanta el malnova skota nobela dinastio. La patro venis antaŭ 1667 en la Sanktan Romian Imperion kaj ekservis por la imperiestro en 1692/93. Grafiĝo estis en 1695. Malkomencege li estis landvokto de Burgau.[1] La filo iĝis en 1703 oficiro de la savoja dragona regimento kaj en 1706 li batalis kiel kolonelo dum la (kontraŭfrancia) Batalo de Torino. En 1707 li kune kun Guido de Starhemberg marŝis al Hispanujo por batali kapitane en la Milito de hispana sukcedo. En 1710 li iĝis komandanto en Toledo kaj en 1711 generalfeldinspektisto. Li batalis sub la komando de Eŭgeno de Savojo en la Milito de hispana sukcedo partoprenonte ĉe la Veneca-auŝtra kontraŭturka milito; tiam sieĝitis Belgrado (1717). Inter 1714 kaj 1718 li ĉefis regimenton de la Hispana-habsburga dragona regimento. En la 2.5.1717 li nomumitis kavalerria generalo. En 1733/34 Hamilton batali en la Milito de pola sukcedo.[2] En malĉeesto de la grafo Joseph Lothar von Königsegg-Rothenfels li administris en 1735 vice la oficon de milita prezidanto en Vieno. Baldaŭ poste li iĝis kapitano de la Trabanta gvardio. Kiel posteulo de Claudius Florimund Mercy li estis ekde septembro 1734 komandanta general de la timișoara-a Banato kaj landĉefo milita de la regiono media. Tiun ĉi oficon li plenumis ĝismorte.

Kiel prezidanto de la landa administrado estis lia ĉeftasko plirapidigi la remparar-konstruon en Timișoara kiun estis komencita grafo de Mercy kaj de nova bivako en Orșova; tiu nomiĝis laŭ la imperiestra edzino Elizabeta remparo'. Hamilton rekonstruigis la Herkulajn banejojn apud Mehadia kiu ekde la tempo de la Romia Imperio tre kadukis. La romiaj enskribitaĵoj, staturoj, moneroj, skulpturoj elfositaj elmontritis poste en la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Sub la administrado de Hamilton metitis la fundamenta ŝtono en 1736 por la romkatolika katedralo en Timișoara. En 1734 li ordonis la konstruon de bone funkcianta hospitalon en Timișoara. Estrante la Nepomuko-fraton li transodnis en 1737 la novan malsanulejon al la ordeno de la Kompatemaj fratoj. Temis pri la unua modernak kliniko en Banato.[3]

Por Johano Andreo grafo de Hamilton nomiĝis Hamiltongasse (bis 1894 Feldgasse) en Hütteldorf en la 14-a viena urbodistrikto Penzing.

Referencoj redakti

  1. Anton Peter Petri: Biographisches Lexikon des Banater Deutschtums. Th. Breit Verlag, Marquartstein 1992, ISBN 3-922046-76-2.
  2. Kp. Kriegsgeschichtliche Abtheilung des k. und k. Kriegs-Archives: Feldzüge des Prinzen Eugen von Savoyen nach den Feldacten und anderen authentischen Quellen, volumo XIX Der Krieg um die Thronfolge in Polen. C. Gerold's Sohn, Wien 1891, p. 14,103,106,151,153,271-272,293,300,311,327,337, 350-351,363,399-400,407,458; aneksaĵo Militärische Correspondenz des Prinzen Eugen von Savoyen 1733 und 1734, p. 29,57,63, 206,208-209 kaj 264 (Digitalisat ĉe OpenLibrabry).
  3. Johann Heinrich Schwicker: Geschichte des Temeser Banats. LaVergne TN USA 2010

Literaturo redakti