Johann Deutschmann

Johann Deutschmann (1625-1706) estis germana filozofo, luterana teologo kaj universitata profesoro en la Universitato de Wittenberg.

Johann Deutschmann
(1625-1706)
Bildo de Johann Deutschmann.
Bildo de Johann Deutschmann.
Persona informo
Johann Deutschmann
Naskiĝo 10-a de aŭgusto 1625
en Jüterbog Germana regno
Morto 12-a de aŭgusto 1706
en Wittenberg Germana regno
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
"De peccato in Spiritum Sanctum", verko eldonita en (1675).

Johann Deutschmann estis filo de la kortega asistanto Jeremias Deutschmann (m. 1655) kaj lia edzino Anna (naskita Langen). Li unue frekventis la urban lernejon en sia hejmurbo.

En 1639 li translokiĝis al la tiam konata bazlernejo en Halle (Saale), daŭrigis siajn studojn en 1641, en Wittenberg, kaj enskribiĝis en la Universitato de Wittenberg la 21-an de junio, 1645, kie li komence dediĉis sin al filozofiaj studoj.

Akirinte la filozofian magistron en Pasko 1649, li fariĝis adjunkto ĉe la filozofia fakultato la 18-an de oktobro, 1653 kaj faris filozofiajn kaj teologiajn prelegojn.

Dum ĉi tiu tempo li prepariĝis por la akademia vojaĝo, kiu kondukus lin ekde la printempo 1655 tra la universitataj centroj kaj bibliotekoj de Germanio, Nederlando, Danio kaj Belgio.

Reveninte al Wittenberg, en 1656, li akiris sian licencadon pri teologio en 1657, faris pliajn prelegojn kaj estis nomumita asociita lektoro en la teologia fakultato en 1657.

Doktoriĝinte pri teologio en 1658, post la morto de Andreas Kunad (1602-1662), en 1662, li estis promociita kiel titulara teologia profesoro kaj transprenis la elektistajn stipendiojn.

En 1681, post la morto de Johannes Meisner (1615-1681), li estis promociita al la tria profesoreco en la teologia fakultato, kaj post la morto de Johann Andreas Quenstedt (1617-1688), li fariĝis la plej alta profesoro en la teologia fakultato.

Kiel la plej aĝa de la teologia fakultato, li transprenis la postenon de preposto en la preĝejo de la kastelo de Wittenberg. Plurfoje elektita dekano de la teologia fakultato, li ekoficis kiel rektoro de la universitato sep fojojn (en la vintra semestro 1670, 1676, 1682, 1688, 1692, 1698 kaj 1704).

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti