Abraham Vater (1684-1751) estis germana matematikisto, kuracisto, botanikisto, anatomo kaj pioniro por unue mencii la "hepatopankrean ampolon" en siaj esploroj (1720). Pro tio, la eponimo "ampolo de Vater" estis kreita liaomaĝe. Li same estis profesoro pri botaniko kaj medicino en la Universitato de Wittenberg. Tie li fondis gravan kolekton je anatomiaj preparaĵoj. Abraham Vater estas tre konata ankaŭ pro la “Papilla Vateri” ("Papilo de Vater" aŭ Papilla duodeni major, "Duodena papilo plej granda") kaj la “Corpuscula lamellosa” (aŭ Korpusklo de Vater-Paĉini[2]), kiuj ricevis tiun nomon honore al Abraham Vater kaj Filippo Pacini (1812-1883).[3]

Abraham Vater
Bildo de Abraham Vater, gravuraĵo de Johann Martin Bernigeroth (1713-1767), en 1752.
Bildo de Abraham Vater, gravuraĵo de Johann Martin Bernigeroth (1713-1767), en 1752.
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1684 (1684-12-09)
en Wittenberg Germana regno
Morto 18-an de novembro 1751 (1751-11-18) (66-jaraĝa)
en Wittenberg Germana regno
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Lejdeno
Universitato de Amsterdamo
Leopoldina Akademio
Lutherhaus[1]
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg
Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Christian Vater vd
Profesio
Okupo anatomo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
"Theoriam Chymiae Mechanicam" verko eldonita de Abraham Vater en 1713.

Vater doktoriĝis pri filozofio en la Universitato de Wittenberg, en 1706, kaj ricevis sian medicinan diplomon en la Universitato de Lepsiko, en 1710. Poste li ekis sciencan vojaĝon tra Germanio, Nederlando kaj Anglio. En Amsterdamo li konatiĝis kun Frederik Ruysch (1638-1731). Li poste akiris sian kapabligon en Wittenberg, iĝante asocia lektoro en 1719, titulara profesoro pri anatomio en 1732, kaj profesoro pri terapeŭtiko en 1746.

Vater estas ĉefe konata pro sia laboro pri anatomio, sed li ankaŭ publikigis verkojn en la kampoj de kemio, botaniko, farmakologio kaj ginekologio. Li estis la unua kiu priskribis la hepatopankreatan ampolon, kiu estas la kuniĝo de la pankreata dukto kun la komuna galdukto, kaj nun estas nomata "ampolo de Vater".

En 1719, Vater estis la unua, kiu rimarkis ovalformajn organojn de samcentraj tavoloj de la konektiva histo envolvita ĉirkaŭ nervaj finaĵoj de la haŭto. Ili longis inter 1 kaj 4 mm kaj estis nomitaj la strukturoj papilaj nervaj. Ŝajne lia esploradoj estis forgesita, ĉar en 1831 ili estis retrovitaj de anatomo Filippo Pacini (1812-1883) dum plenumado de mandissekcio.

Pacini estis la unua kiu priskribis ilian funkciecon kiel mekanikan receptorojn sentemajn al vibradaj kaj premaj ŝanĝoj, kaj tiel la strukturoj estis konataj kiel Pacini-aj korpuskloj.

Hodiaŭ la esprimo "Korpuskloj de Pater-Pacini" foje estas uzata por kreditigi la eltrovaĵojn de ambaŭ. Ĉi tiuj organoj estas unu el pluraj tipoj de mekanikaj receptoroj en la korpo, iuj aliaj estas "Korpuskloj de Meissner" (ili estas tuŝaj riceviloj), la Korpuskloj de Ruffini (kiuj respondas al haŭto-streĉado kaj haŭtotordo), kaj la Korpuskloj de Krause.

Lia nomo ankaŭ rilatas al "Faldoj de Vater", difinitaj kiel faldoj en la mukoza membrano de la duodeno situanta tuj super la hepatopankrea ampolo.

Verkaro redakti

 
"La pankrea dukto, kie oni povas trovi la ampolon de Vater.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La "Lutherhaus" estis origine konstruita en 1504, kiel parto de la "Universitato de Wittenberg", kies konstruaĵo estis domo de Marteno Lutero, kie li vivis plejparto de sia adolta vivo.
  2. Termium Plus
  3. PubMed