Johann Esaias von Seidel

Johann Esaias von SEIDEL (naskiĝinta la 28-an de aprilo 1758 en Ortenburg, mortinta la 20-an de novembro 1827 en Sulzbach) estis germana presisto, eldonisto kaj publicisto. Li antaŭenigis la reformojn de Montgelas kaj la ekumenismon. En 1790 li nuptis Rosina Friederike Harweig, kun kiu li havis du filojn kaj du filinojn.

okazigeja salono en la historia presejo de Seidel en Sulzbach-Rosenberg

Vivo redakti

Estante filo de pastoro li venis ĉ. 1765/66 al Sulzbach kie la onklo Georg Abraham Lichtenthaler tenadis presejon. Post lernejaj kaj lernoknabaj jaroj surloke kaj en Ratisbono (kie li frekventis latinan lernejon kaj gimnazion kaj trejniĝis ĉe la firmaoj de Lichtenthaler kaj Rotermundt) li iĝis afergvidanto de la onkla entrepreno en 1780. En 1785 li aĉetis ĝin kaj en 1790/97 du aliajn presejojn en Sulzbach (Holst, Gallwitz). Malgraŭ malfacilaĵoj li sukcesis reflorigi la jam de 1664 ekzistantan, intertempe ŝanceliĝantan presadtradicion. Li flegis multajn kontaktojn, eĉ kun la bavaraj reĝoj Maksimiliano la 1-a Jozefo, Ludoviko la 1-a kaj kun grafo de Montgelas. Ili ĉiuj apogis lin; tamen ne realiĝis liaj ambiciaj planoj por starigo de centra presa kaj eldona instituo en Munkeno nek kreo tria germana librofoiro en Nurenbergo (apud Frankfurto kaj Lepsiko).

En 1800 Seidel fondis en Amberg la unuan arto-/librovendejon de Supra Palatinato, kaj en 1801/03 li transprenis similajn ejojn en Munkeno kaj Nurenbergo. En 1807 li unuigis ĉiujn-ĉi en instituto kiun li fondis en la tre kaduka - kaj tiel de Seidel savita! - Burgo Sulzbach. Ĝin ekprizorgis de 1827 liaj filoj, de 1854 Friedrich Pustet.[1]

Graveco redakti

En la frua 19-a jarcento Seidel taksiĝis la plej grava eldonisto de Bavarujo. Estante tolerema li iĝis pontokonstruanto inter raciismo kaj romantikismo, protestantoj kaj katolikoj, nordaj kaj sudaj germanoj. Li ege poris modernigon de la bavaria librofara metio, forigon de cenzuro, plifaciligon de komercado, kopirajton, profesiigon de uloj laborantoj en la librokomerco kaj laŭbezonajn regionajn kunaranĝojn.

En la multflanka gamo plej gravis religiaj libroj de ĉiu speco: en 1810 aperis en lia interkonfesia entrepreno la unua ekumenisma eldono de la Biblio. Jaron pli malfrue oni komisiis al li la preson de la unua protestantisma kantolibro valida por tuta Bavarujo.

La plej gravaj verkistoj kiuj publikigis aferojn ĉe Seidel estis: Johann Christoph von Aretin, Johann Georg von Aretin, Franz von Baader, Klemens Alois von Baader, Bernhard Bolzano, Clemens Brentano, Melchior Diepenbrock, Leander van Eß, Johann Gottlieb Fichte, Immanuel Hermann Fichte, Franz Volkmar Reinhard, Johann Michael Sailer kaj Johann Heinrich Wilhelm Witschel[2]. Seidel presis por "Bayerische Hof- und Staatsbibliothek kaj por "Bayerische Akademie der Wissenschaften" katalogojn kaj skribaĵojn. En 1822, post incendio, li helpis la judan presejon de Sulzbach. Pro tio li devis rezigni pri la alloga oferto presi Bayerisches Wörterbuch de Johann Andreas Schmeller.

Post lia morto kontinue ĝuis popularecon (ĝis 1932) la kalendaro Sulzbacher Kalender (en pli ol 24 diversaj varioj).

Honoroj redakti

  • bayerischer Kronrat (1790)
  • Zivilverdienstorden der bayerischen Krone (1822/23?)
  • bayerische goldene Zivilverdienstmedaille (1823?)

Verkoj redakti

  • Frohe Gefühle bey der höchst beglückten Rückkehr Maximilian Josephs, 1801
  • Rechnung über die für Sulzbachs Abgebrannte eingesammelten milden Beiträge, 1825
  • Kalenderprogramme (i.a. por Gemeinnütziger Hauskalender - en 1866 eldono de 60 miloj)
  • Münchener Hauskalender (en 1880 eldono de 18.500 ekzempleroj)
  • Kalender für katholische Christen (en 1860 eldono de 14.000 ekzempleroj)
  • postlasitaĵoj: leteroj (1813–27) kaj aliaĵoj (ekz. skizo pri novorganizo de la bavaria libromerkato) - troviĝantaj en la eldoneja arkivo en Sulzbach-Rosenberg

Fonto redakti

  • Lommer, Markus, "Seidel von Rosenthal, Johann Esaias". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 24 (2010), p. 174-175 (tie ĉi interrete)

Notoj redakti

  1. Pustet tamen translokis ĝin en 1862 en pli malgrandajn ĉambrojn de ĉe la centra urba foirejo kaj retiriĝis el Sulzbach jam en 1864. De 1877 kontinuigis la tenadon Dietrich Wotschack kaj ties filo Hans. Post ties morto ekposedantis la familio Wotschack (ĝis la jaro 2006-a).
  2. Ties verko Morgen- und Abendopfer de 1803 estis ĝis ĉ. 1925 la plej multe legata protestantisma edifa meditadverko).