Johannes Heigerlein (1478-1541) aŭ Johannes Fabri, estis humanisto, juristo kaj episkopo de Vieno, admiranto de Erasmo kaj advokato de la interna reformo de la eklezio, kvankam la reformo devus esti de supre malsupren kaj nur laŭ etapoj. En 1513 li fariĝis la plej alta episkopa oficisto en Bazelo kaj en 1514 sacerdoto en Lindau. Ekde 1518 ĝis 1523 li tiam estis ĝenerala vikario de la episkopejo de Konstanco.

Johannes Faber
(1478-1541)
"Opervm Eivsdem Episcopi Viennensis", verko eldonita en (1539) far Johannes Fabri (1478-1541), viena episkopo.
"Opervm Eivsdem Episcopi Viennensis", verko eldonita en (1539) far Johannes Fabri (1478-1541), viena episkopo.
Persona informo
Naskiĝo 1478
en Leutkirch im Allgäu Germana regno
Morto 21-a de majo 1541
en Baden, apud Vieno, Aŭstrio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Universitato de Lepsiko
Universitato de Prago
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Universitato de Tübingen
Universitato de Vieno
Memorigilo Johann Fabri
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto • teologo vd
Aktiva en TübingenFreiburgLindauBazeloKonstancoWiener NeustadtVieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de Johannes Schmid (familia nomo latinigita al Fabri), konata kiel Heigerlein. Studoj pri teologio kaj juro en Tübingen kaj Friburgo, doktoreco pri ambaŭ juroj (1510/1511). Sacerdoto en Leutkirch (1514) kaj Lindau (1516/1517). Oficisto en Bazelo (1513-1518), ĝenerala vikario (1518-1523) de la princo-episkopo de Konstanco, Hugo von Hohenlandenberg (1457-1532).

Kanoniko en Bazelo (ĝis 1517), Konstanco, Majenco, Vroclavo kaj Prago. Trejnita kiel humanisto, Fabri estis en kontakto kun Erasmo, Vadianus kaj Zvinglo. Komence li laŭdis la tezojn de Lutero. Sed kiam Lutero prenis pli radikalan vojon (la disputo de Lepsiko, en 1519), Fabri fariĝis unu el la ĉefaj katolikaj polemikistoj kaj kontraŭulo de Lutero kaj Zvinglo.

Dum la unua disputo en Zuriko (1523), li kontraŭis ĉi-lastan, sed devis cedi al la elokventeco de la reformatoro kaj al la volo de la urbestraro, kiu estis decidita adopti la novan kredon. En 1526, li partoprenis kun Johannes Eck la Badenan disputon.

Kiel konsilanto (1523) kaj konfesanto (1524) de la imperiestro Ferdinando la 1-a, li rezolute batalis por la reformo de la eklezio kaj defendis la katolikan vidpunkton ĉe la Imperiaj Dietoj de Nurenbergo (1524), Speyer (1526 kaj 1529), Aŭgsburgo ( 1530) kaj Regensburgo (1532).

Kunadjutanto de la episkopo de Viena Neustadt (1524), kandidato por la episkopa trono de Bazelo, ne elektita pro la financaj postuloj de la kanonikoj (1525), episkopo de Vieno (1530), li estis nomumita de la papo en 1538 dekano en la kanonikaro de la Bazela katedralo ekzilita en Freiburg im Breisgau.

Liaj multaj teologiaj kaj polemikaj skribaĵoj, firme bazitaj sur la Biblio kaj la Patroj de la Eklezio, havis nur limigitan aŭdiencon pro sia erudicia formulado.

 
Epitafo en la katedralo Sankta Stefano en Vieno, reliefa porteto.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Georg von Slatkonia (1456-1522)
  • Pietro Bonomo (1458-1546)
  • Erasmo de Roterdamo (1465-1536)
  • Johann Weyssenburger (1465-1535)
  • Matthäus Zell (1477-1548)
  • Peter Engelbrecht (1477-1491)
  • Marteno Lutero (1483-1546)
  • Jakob Salzmann (1484-1526)
  • Joachimus Vadianus (1484-1551)
  • Ulriko Zvinglo (1484-1531)
  • Otto Brunfels (1488-1534)
  • Oswald Myconius (1488-1552)
  • Utz Eckstein (1490-1558)
  • Antonius Margaritha (1492-1542)
  • Justus Jonas la Maljuna (1493-1555)
  • Simon Grynaeus (1493-1541)
  • Friedrich Nausea (1496-1552)
  • Henning Rüdem (1500-1553)
  • Martin Duelacher (1500-1559)
  • Matthias Devai (1500-1545)
  • Christoph Wertwein (1512-1553)
  • Anton Brus von Müglitz (1518-1580)
  • Petrus Canisius (1521-1597)
  • Kaspar von Logau (1524-1574)
  • Johann von Revellis (1529)
  • Urban Sagstetter (1529-1573)
  • Johann Caspar Neubeck (1545-1594)
  • Johannes Faber (1574-1629)
  • Melchior Khlesl (1552-1630)
  • Anton Wolfradt (1582-1639)
  • Claudius Salmasius (1588-1653)
  • Philipp Friedrich von Breuner (1597-1669)
  • Wilderich von Walderdorff (1617-1680)
  • Emerich Sinelli (1622-1685)
  • Leopold Karl von Kollonitsch (1630-1707)
  • Ernst von Trautson (1633-1702)
  • Franz Ferdinand von Rummel (1644-1716)
  • Franz Anton von Harrach (1665-1727)
  • Johann Moritz Gustav von Manderscheid-Blankenheim (1676-1763)
  • Ferdinand von Hallweil (1706-1773)

Referencoj redakti