Johann Lorenz Bausch

kuracisto de la libera regna urbo Schweinfurt en la sankta Romia Imperio

Johann Lorenz BAUSCH [JO:han LO:renc BAŬŜ] (naskiĝis la 30-an de septembro 1605 en Schweinfurt, mortis la 17-an de novembro 1665 en sia hejmurbo) estis kuracisto de la libera regna urbo Schweinfurt en la Sankta Romia Imperio, kaj kunfondinto de Akademio Leopoldina en 1652.

Johann Lorenz Bausch
kunfondinto de la Akademio Leopoldina
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1605 (1605-09-30)
en Ŝvajnfurto
Morto 17-an de novembro 1665 (1665-11-17) (60-jaraĝa)
en Ŝvajnfurto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo oficiala urba kuracisto vd
unua prezidanto de la Akademio Leopoldina
Dum 16521665
Sekvanto Johann Michael Fehr
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 1-an januaro 1652, Bausch estis unu el kvar fondomembroj de la Akademio Leopoldina, tiam je la latina nomo Academia Imperialis Leopoldina Naturae Curiosorum. Tiutempe jam ekde 1603 ekzistis en Italio la Nacia Akademio de Linkoj; poste estis fonditaj la Reĝa Societo de Londono en Anglio en 1660 kaj en Francio la Akademio de Sciencoj en 1666. Do la akademio Leopoldina estas la dua plej aĝa kontinue aktiva scienca akademio tutmonde.

Dum la unua 14 jaroj de sia ekzisto, de 1652 ĝis inkluzive 1665, Bausch estis la unua akademia prezidanto. Post lia morto transprenis la postenon lia kolego Johann Michael Fehr, same fondomembro, kiu prezidis la akademion pliajn 20 jarojn ĝis inkluzive 1686.

La nuna enirejo de la akademio Leopoldina en Halle