John Ellis (esperantisto)

angla esperantisto kaj solicitoro

John ELLIS (elis) (naskiĝis la 5-an de novembro 1862 en Keighley; mortis la 21-an de marto 1923 en Keighley) estis angla juristo (solicitoro), esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato.

John Ellis
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1863 (1863-11-05)
Morto 21-an de marto 1923 (1923-03-21) (59-jaraĝa)
en Keighley
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantistoadvokatotradukisto
Verkoj Laŭroj/La statuo de Zamenhof
vdr

Ellis okupis multajn oficojn en movadoj muzika, ŝakluda kaj abstinenca. Li estis pioniro de Esperanto en Britujo, kunlabore kun Joseph Rhodes. Unua sekretario de la pionira Esperanta angla grupo de Keighley (1902). Lia rakonto La Statuo de Zamenhof aperis en la kolekto Laŭroj.