John GRAUNT (24a de Aprilo 1620 – 18a de Aprilo 1674) estis konsiderita fondinto de demografio.[1] Graunt estis unu el la unuaj demografoj, kaj eble la unua epidemiologo, kvankam laŭprofesie li estis merceristo. Li bankrotis poste en la vivo pro perdoj suferitaj dum la Granda incendio de Londono kaj pro diskriminacio kiun li suferis post sia konverto al katolikismo.[2]

John Graunt
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1620 (1620-04-25)
en Londono
Morto 18-an de aprilo 1674 (1674-04-18) (53-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo statistikisto • demografo
Verkoj Natural and Political Observations Made Upon the Bills of Mortality
vdr

Graunt, kun Sir William Petty, disvolvis fruan homan statistikon kaj censajn metodojn kiuj havigis kadron por la moderna demografio. Oni konsideras lin kiel produktinto kaj ampleksa distribuinto de la unua mortindica tabelo, havigante probablecojn de survivado por ĉiu aĝo.[3] Tio rimarkindas konsiderinte, ke la londonaj Bills of Mortality de la fino de la 16-a jarcento ne inkludis mortaĝon; tial oni povas kompreni, ke Graunt uzis sian sciaron pri matematiko por krei tian tabelon. Oni konsideras ankaŭ, ke Graunt estis unu el la unuaj fakuloj pri epidemiologio, ĉar lia fama libro temas ĉefe pri statistiko pri publika sano.

La erudicio de la libro de Graunt, nome Natural and Political Observations Made Upon the Bills of Mortality, kondukis Graunt al la Royal Society. La 5an de Februaro 1661, Graunt prezentis kvin dek ekzemplerojn de sia libro al la Royal Society de Londono, al kiu li estis sekve elektita kiel membro en 1662 kun apogo de la reĝo Karlo la 2-a de Anglio.[4] La rekomendo de la reĝo ege gravis pro la statuso de Graunt kiel komercisto, ĉar la reĝo sugestis al la Royal Society ke ĝi akceptu "plian tian komerciston." Graunt estis elektita kiel membro de la konsilantaro de la Royal Society en Novembro 1664 kaj reprezentis la Societon en kelkaj kunsidoj.

Referencoj redakti

  1. (1963) “John Graunt and His Natural and Political Observations [and Discussion]”, Proceedings of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences 159 (974), p. 2–37. doi:10.1098/rspb.1963.0065. 
  2. Encyclopedia of the Black Death.
  3. Sutherland, Ian. (15a de Julio 2005) “Graunt, John”, Encyclopedia of Biostatistics, p. 1–2. doi:10.1002/0470011815.b2a17055. ISBN 047084907X.
  4. Fellow details. The Royal Society. Arkivita el la originalo je 2022-04-01. Alirita 2014-07-27.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Graunt en la angla Vikipedio.