John Stephen DALY (naskiĝinta en 1963 en Anglujo[1]) estas brita filologo, tradukisto kaj verkisto. Li konsideras sin tradicia katoliko apartenante al la movado de papa vakado.

John S. Daly
Persona informo
vdr

Vivo redakti

Daly edukiĝis ĉe la salvatorianoj je Harrow Weald/Granda Londono kaj ĉe Saint Dominic’s Sixth Form College je Harrow on the Hill/Granda Londono. En la Korpkrista kolegio de la universitato de Kembriĝo li studis i.a. la lingvojn latinan kaj helenan, krome malnovajn historion kaj filozofion. Liaj atingoj estis plurfoje honoritaj (stipendie, ekspozicie ktp.)

Jam en la aĝo de 15 jaroj li realigis ke la reformoj de post la Dua Vatikana koncilio kulpas pri la krizo de la katolika Eklezio. En 1983, post diversaj studoj kaj esploradoj, li distanciĝis ne nur de novaj ritoj sed ankaŭ de akcepto de legitima papo post la morto de Pio la 12-a. Antaŭ sia 20-a datreveno naskiĝtaga, Daly tradukis buleon de Paŭlo la 4-a el la 1559-a jaro[2], Cum ex apostolatus officio; li krome kreis komenton kaj faris tekstanalizon de profetaĵoj erare atribuitaj al Malaĥio el Arnagh.

Daly decidis forlasi la altlernejon laboronte por tradidicema eldonejo nome "Britons Catholic Library" kiel priesploristo, tradukisto kaj verkisto. Tiutempe li lasis sin spirite influi per Tomaso el Akvino, Roberto Bellarmino, Prosper Guéranger kaj klasikaj papaj enciklikoj. Danke al sia rego de la latina lingvo facilis por li ĉiam orientiĝi rekte pri la fontoj mem; helpantis animzorge kaj fake ankaŭ la pastroj Philip Shelmerdine (†1987), Alfred Gilbey (†1998), Emmet C. Buckley (jezuito, †2002) kaj Oswald Baker (†2004).

Daly ankaŭ studis kanonan juron kaj moralan teologion. En 1994 li edzinigis franclandinon nome Aslyne. Post kelktempa restado en Irlando oni iris Francujon. La paro kun siaj dek infanoj loĝas nun en la departemento Lot-et-Garonne.

Daly deĵoras tradukiste sur la kampoj de ekonomio, teologio kaj beletro. En 2012 li estis invitata traduki la ĉefverkon Economie et intérẽt de Maurice Allais, nobelpremiito, en la anglan. En 2007 fondis li Tradibooks, eldonejo pri katolikaj klasikaĵoj.

Verkoj redakti

monografioj redakti

  • Michael Davies – an Evaluation (1989; noveldono en 2015; pri Michael Davies)
  • The Theological Status of Heliocentrism (1997)
  • The Life of Fr. Philip Shelmerdine (2008)

tradukistece (elekto) redakti

  • How Grace Acts (de Alfonso Maria de Liguori)
  • Jovinian 1982 (de Gustavo Daniel Corbi)
  • The Christian of the Day and the Christian of the Gospel (de fr. Emmanuel André el Mesnil-Saint-Loup)
  • Economy and Interest (de Maurice Allais)
  • The Fewness of the Saved (de fr. Francis X. Godts)
  • The Secret of Firefern (de Louis Morvan)
  • Literal Interpretation of the Apocalypse (de Rafael Eyzaguirre)

Daly verkis respektive tradukis ne tute cent artikolojn. En 1988, dum Feriae Latinae de Fondaĵo Latinitas en Nico, li faris latinlingvan paroladon pri la itala kardinalo kaj poligloto Giuseppe Gasparo Mezzofanti; en 2002 li moderigis la parolspektaklon The Impossible Crisis en Verona (Kantono Oneida (Nov-Jorkio). Versaĵoj de li legeblis ĉe "The Tablet" kaj "Dowry".

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti