Alfonso Maria de Liguori

Alfonso Maria de Liguori (naskiĝinta la 27-an de septembro 1696 en Marianella, mortinta la 1-an de aŭgusto 1787 en Pagani) estis itala teologo.

Sankta
Alfonso Maria de Liguori
teologo, episkopo, ordenfondinto
Persona informo
Alfonso Maria de' Liguori
Naskiĝo 27-an de septembro 1696 (1696-09-27)
en Napolo
Morto 1-an de aŭgusto 1787 (1787-08-01) (90-jaraĝa)
en Pagani
Tombo Salerno vd
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo vd
Alma mater Universitato de Napolo vd
Familio
Patrino Donna Anna Catherine Cavalieri vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo komponisto • katolika sacerdoto • verkisto • poeto • advokato • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj Tu scendi dalle stelle vd
Episkopo de Sant’Agata dei Goti
Dum 1762–1775
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Beatigo 15-a de septembro 1816 de Pio la 7-a
Kanonizo 26-a de majo 1839 de Gregorio la 16-a
Patroneco moralteologoj, konfesprenantoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La sanktulo, statuo el Meksikio.

Li fondis en 1732 la ordenon de la Redemptoristoj. Li estis fakulo de teologio morala, episkopo kaj iĝis Doktoro de eklezio kaj sanktulo.

Li verkis aliajn 100 libretojn; lia por ĉiuj facile alirebla stilo pligrandigis la eldonkvanton de la verketoj apologetikaj kaj asketismaj. Oni tradukis multajn librojn en pli ol 70 lingvoj! Li kontraŭbatalis la doktrinojn de la tiam moda jansenismo.

Vivo redakti

Lia patro el malnova nobela familio estis Jozefo, kuraĝa kaj pia soldato. Lia patrino estis Anna Katarino Cavalieri, filino de la konata sacerdoto Emilio Jakobo Cavalieri, la posta episkopo de Trojo, mortinta sub laŭdira sanktuleco. La patrino estis modelo de virinaj virtoj tre okupiĝanta pri la eduko de la infanoj. La amego de la gepatroj simple ne permesis sendi Alfonson en edukejon tiel ke li sukcese instruitis hejme. Danke al taŭgaj instruistoj li doktoriĝis estante 17-jara.

Alfonso dediĉis sin al advokatado kaj ekfamis baldaŭ kiel lerta kaj klerita advokato ŝatita kaj far ĉefurbanoj kaj far anoj el aliaj regionoj. Lia familio jam elektis edzinon, kiam Dio montris al li alian planon. Pledo antaŭtribunala malsukcesa, kie malgraŭ evidenta rajto kaj pravo de la kliento ĉio fiaskis, irigis Alfonson en monakejon kaj farigis lin rezigni pri sekulara kariero. La parenco ĉiamaniero volis ŝanĝi lian decidon, sed li jam en la 23.9.1724 ekigis sacerdotecon. Unue li estis sakristiano en paroĥuja preĝejo, poste li gvidis pastrojn misiantajn kamparane kaj varbantajn junulojn por klerikeco. Post malsaniĝo li iris en la urbon Scala en la distrikto de Benevento kie, pro instigo de la sanktoza monaĥino Maria Celeste Costarosa, li fondis en la 8.11.1732 la Societon de nia plejsankta Savinto. Ĝi orientiĝu laŭ la regulo de Sankta Vincento de Paul. En 1742 li faris kune kun malmultaj samideanoj religiajn votojn kaj elektitis prioro. Lia papa moŝto Benedikto la 15-a solene skribe konfirmis en la 25.2.1749 tiun ĉi instituton. De tio lia kongregacio misiema pro labororemo, klereco kaj karitato ekfamiĝis tiom, ke en tuta Italujo la fideluloj deziris ĝian laboran surlokan. Plurfoje li vokitis je episkopecoj kiujn li refuzis. Finfine li nomumitis fare de papo Klemento la 13-a en 1762 sufraganepiskopo de Sankta Agato de la Gotoj. Kontraŭvole Liguori konsekritis finfine en la 12.6.1762 en Benevento kaj eklaboris en la 11.7. kun eksterordinara engaĝiĝo. Li ekz. venigis misiistojn en ĉiujn partojn episkopujajn. En 1766 li fondis ĉe Sankta Agato, laŭ la plano de sia ordeno, instituton por virinoj dediĉintaj sin je mizerikordaj laboroj.

Post pluraj jaroj li deziris ĉe papo Klemento la 14-a la demision. Pro malakcepto li devis atendi kaj daŭre labori ĝis la permeso fare de papo Pio la 6-a. Poste li retiriĝis al Nocera en ordenan domon kie li daŭre instruis malriĉulojn kaj gvidadis la ordenanojn. Sed baldaŭ li estrigis Andreon Villani, helpanton longjaran sian.

Retiriĝinte Liguori okupiĝis pri verkado de edifaj kaj teologiaj skribotaĵoj; li taksitis la plej akra kontraŭulo de Johann Nikolaus von Hontheim, helpepiskopo de Trier kiu sub la pseŭdonimo Justinus Febronius publikigis kontraŭekleziajn verkojn (febroninianismo).

Jam ne tute unu jaron postmorte iĝis postuloj je sanktuligo de Liguori. Beatuligo faritis en Romo en la 15.9.1816 fare de papo Pio la 7-a, sanktuligo finfine en la 26.5.1839 fare de Gregorio la 16-a.

Verkoj plej gravaj redakti

  • Massime eterne, 1728
  • Pratica di amar Gesù Cristo, 1768
  • Storia delle eresie, 1768
  • Canzoncine spirituali, 1732
  • Visite al Santissimo Sacramento, 1745
  • Theologia moralis, 1748
  • Le glorie di Maria, 1750
  • Apparecchio alla morte, 1758
  • Del gran mezzo della preghiera, 1759
  • Vera sposa di Gesù Cristo, 1760
  • Considerazioni sopra la passione di Gesù Cristo, 1760
  • Dell'uso moderato della opinione probabile, 1765

Inter liaj komponaĵoj estas famaj:

  • Quanno nascette Ninno (tie troviĝas ankaŭ la kanto: Tu scendi dalle stelle)
  • Fermarono i cieli
  • Protesta della buona morte

Literaturo redakti

  • Rey-Mermet, Thédule: Alfons von Liguori, Freiburg im Breisgau 1987.
  • Bourdeau, F. (Eld.): Alphonse de Liguori: pasteur et docteur', Beauchesne, Paris 1987. - ISBN 2-7010-1144-2
  • Heinzmann, Josef: Unruhe der Liebe. Alfons Maria von Liguori (1696–1787), Freiburg (CH) 1983. - ISBN 3-85764-159-2
  • Martin Leitgöb: Alfons von Liguori. Lehrer des Gebetes und der Barmherzigkeit. Tyrolia, Innsbruck 2010. ISBN 978-3-7022-3097-5.
  • Weiß, Otto: Alfonso Maria de Liguori. Theologie um der Seelsorge willen, en: Theologen des 17. und 18. Jahrhunderts. Konfessionelles Zeitalter, Pietismus, Aufklärung. Hrsg. von Peter Walter und Martin H. Jung, Darmstadt: Wiss. Buchgesellschaft, 2003, p. 166–180.
  • Weiß, Otto: Deutsche oder römische Moral? - oder: Der Streit um Alfons von Liguori. Ein Beitrag zur Auseinandersetzung zwischen Romanismus und Germanismus im 19. Jahrhundert (= Quellen und Studien zur neueren Theologiegeschichte 5), Pustet, Regensburg 2001.
  • G. Vitale, Affonzo De Liguori. Nobbele napulitano, Franco Di Mauro Editore, Napoli 2012
  • G.B. Calvello, S. Alfonso Maria de' Liguori, in "L'Omnibus pittoresco", n. 14 del 20 giugno 1839, pp. 105–107
  • A. Capecelatro, La vita di sant'Alfonso Maria de' Liguori, 2 voll., Roma 1889
  • A.M. Tannoia, Della vita ed istituto del Venerabile Servo di Dio Alfonso Maria Liguori, vescovo di S.Agata de' Goti e fondatore della Congregazione de' preti missionari del SS. Redentore, 3 voll., Napoli 1798-1802. Ristampa anastatica, Materdomini 1982
  • T. Rey-Mermet, Il Santo del secolo dei lumi: Alfonso de' Liguori, Roma 1983
  • Luciano Vaccaro, Giuseppe Chiesi, Fabrizio Panzera, Terre del Ticino. Diocesi di Lugano, Editrice La Scuola, Brescia 2003, 119, 144.

Fonto redakti

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 1. Augsburg 1858, p. 148-149, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti