John Stanley Beard

John Stanley Beard (naskita 1916, mortis la 17-an de februaro 2011) estis brit-devena forstisto kaj ekologiisto kiu loĝis en Aŭstralio.

John Stanley Beard
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1916 (1916-02-15)
Morto 17-an de februaro 2011 (2011-02-17) (95-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Universitato de Oksfordo
Okupo
Okupo botanikisto • ekologo
vdr

Kariero redakti

Laborante ĉe la Forsta Administracio en Trinidado kaj Tobago dum la 1940-aj jaroj, Beard disvolvigis sistemon de arbaroklasifiko por tropika Ameriko kaj priskribis la arbarojn de Trinidado, Tobago, kaj Malgrandaj Antiloj; tiuj priskriboj restas normaj referencoj en la temo.

Post foriro ekde Trinidado, Beard transloĝiĝis al Sud-Afriko kaj poste al Aŭstralio, kie li produktis ampleksan serion de vegetaĵaromapoj kovrante multe de la lando.

Liaj ampleksaj mapadoj de Okcidenta Aŭstralio estis normigantaj por komprenado de regionaj flaŭraj zonoj kaj biogeografiaj areoj por la tuta subŝtato. Li estis ĉefverkinto de la 1974-1981 klarigaj notoj al la mapa projekto de la Vegetaĵaro-Mapado de Okcidenta Aŭstralio. Li ankaŭ estis direktoro de la Reĝaj Parko kaj Botanika Ĝardeno por iom da tempo.

Beard ricevis gravan aŭstralian kavaliran ordensignon (Order of Australia) en 2003 [1]. Li mortis en Perto [2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle Dixon, Kingsley W. 2006 : Celebration of a life in botany. (Resumo : John Stanley Beard estis pioniro pri klasifikado de plantokomunumoj, sciata kiel vegetaĵaromapado, kiu rezultigis la Vegetaĵaro-Mapapadon de Okcidenta Aŭstralio, elfinita en 1981, kaj bezonante vojo-transpasojn sumiĝantaj je iuj 150 000 km. – rekordon por areo tielmaniere mapada de unu persono). Journal of the Royal Society of Western Australia, vol. 89, pt. 3, (Sept. 2006), p. 93-97
  2. angle Mendez, Torrance 2011 : Brilliant botanist shaped Kings Park. The West Obituaries, page 48, The West Australian 24th February 2011

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti