John Walton

usona entreprenisto kaj miliardulo (1946-2005)

John Thomas Walton (naskiĝis la 8-an de oktobro 1946 en Newport, Arkansaso; mortis la 27-an de junio 2005 en Jackson, Vajomingo) estis usona entreprenisto kaj miliardulo.

John Walton
Persona informo
Naskonomo John Thomas Walton
Naskiĝo 8-an de oktobro 1946 (1946-10-08)
en Newport
Morto 27-an de junio 2005 (2005-06-27) (58-jaraĝa)
en Jackson
Mortokialo aviadila kraŝo
Tombo Bentonville Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater College of Wooster
Familio
Patro Sam Walton
Frat(in)oj Alice Walton • S. Robson WaltonJim Walton
Edz(in)o Christy Walton
Infano Lukas Walton
Okupo
Okupo entreprenisto • militistoentreprenisto
vdr

Vivo redakti

Li estis la dua filo kaj heredanto de la fondinto de la plej granda superbazara ĉeno de la mondo Wal-Mart, patro Sam Walton kaj patrino Helen Robson Walton. Li havis du fratojn, Samuel Robson Walton (n. en 1944, neformale "Rob Walton") kaj James Carr Walton (n. en 1948, neformale "Jim Walton"), same kiel fratino Alice L. Walton (n. en 1949). Li estis edziĝinta al Christy Walton (n. en 1949), kun kiu li havis filon, Luke. Ŝi heredis la plej grandan parton de lia riĉaĵo. Walton frekventis la Kolegion de Wooster en Ohio.

Li estis estrarano de la firmao ekde 1992, kaj ankaŭ estis prezidanto de la riskkapitala firmao True North Partners. Krome, li estis implikita en la propra filantropa fondaĵo de la firmao, kiu subtenas la edukadon de infanoj de malriĉaj fonoj kaj stipendiajn programojn, donacante plurajn milionojn da Usonaj dolaroj.

Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: enlia mortojaro 2005 li havis posedon de 18,2 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 12-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj).[1]

Walton estis mortigita kiam lia memkonstruita unu-loka ultramalpeza aviadilo kraŝis en la urbeto Jackson en la usona subŝtato Vajomingo la 27-an de junio 2005, kvankam li estis konsiderita sperta piloto.

Referencoj redakti