Jorge Gaitán Durán

kolombia verkisto

Jorge GAITÁN Durán (Pamplona, Norda Santandero,​ 12a de februaro 1924 - Gvadelupo, 21a de junio 1962) estis kolombia verkisto, poeto kaj kritikisto. Li estis fondinto de la revuo Mito kaj membro de la grupo kaj revuo Cuadernícolas.[1]

Jorge Gaitán Durán
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1924 (1924-02-12)
en Pamplona
Morto 21-an de junio 1962 (1962-06-21) (38-jaraĝa)
en Point-á-Pitre, Gvadelupo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Pontifika Universitato Ksavera vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li famis pro kritiko pri diversaj fakoj kiel literaturo, arto, kino, kaj forta socia kritiko. Lia poezio kliniĝis al erotismo, komprenata ne nur kiel plezuro, sed ankaŭ kiel vojo tanata.[2][3]

Biografio redakti

Li translokiĝis al Bogoto, kie ekstudis en la Fakultato de Inĝenierio de la Nacia Universitato de Kolombio, kie restis nur unu jaron. Tiam li konis la pentriston kaj skulptiston Eduardo Ramírez Villamizar. En 1942 li ekstudis juron en la Pontifika Universitato Ksavera. En 1944 li eklaboris en El Tiempo kiel kritikisto de kino kaj literaturo. Dume li konis poetojn kiel Fernando Charry Lara, Fernando Arbeláez kaj Álvaro Mutis, kiuj estis nomitaj Los Cuadernícolas. En 1947 li finigis siajn studojn pri juro, kaj publikigis du antologiojn: nome “Insistencia en la tristeza” kaj “Presencia del hombre”.

li partoprenis en junularaj movadoj kiuj apogis la kandidatigon de Jorge Eliécer Gaitán. El la tumulta Bogotazo, kun Jorge Zalamea el radio Radiodifusora Nacional klopodas trankviligi la homamasojn kaj "organizi" revolucion de intelektula karaktero. Tiukadre li estis persekutita, kaj rifuĝigis en Cúcuta. Nur en 1949 li revenis al Bogoto, kie li verkis alian antologion: “Asombro”, kiu estis publikigita en Parizo du jarojn poste.

Gaitán Durán veturis al Francio en 1950. Tie li ekverkis “Diario” (Taglibro). Li vizitis ankaŭ kelkajn eŭropajn kaj aziajn landojn inter kiuj, Italio. Tie li konis Dina Moscovici, kiu iĝis lia edzino. Li veturis tra Belgio, Nederlando, Sovetunio kaj Ĉinio. Dume li konis gravulojn kiel Nazim Hikmet kaj Mao Ce Tung. Li vizitis ankaŭ Hispanion, kie li konis la poetojn José Manuel Caballero Bonald kaj Vicente Aleixandre, kun kiuj poste li laboris en la revuo Mito. Li revenis al Parizo en novembro 1952, kaj en 1953 li revenis al Kolombio kaj iniciatis la fondon de Mito kun Hernando Valencia Goelkel. La revuo havis 42 numerojn kaj kunlaboraĵn de Octavio Paz, Alfonso Reyes, kaj Álvaro Mutis.

En 1958 li publikigis antologion “Amantes” kaj divorcis. Li veturis denove tra Eŭropo, kaj reveninte li eklaboris en El Espectador, kaj aliĝis al la Revolucia Liberala Movado de Alfonso López Michelsen. En 1961 li partoprenis en la balotkampanjo de López kaj verkis la operon “Los hampones”, kun Luis Antonio Escobar. En 1962 li publikigis antologion “Si mañana despierto”. Li kandidatis en la balotado sed ne estis elektita. Li publikigis rakontojn kaj veturis al Parizo, kie renkontiĝis kun Octavio Paz. La 21an de junio flugis per Air France al Kolombio, sed li mortis en kraŝo dum la surteriĝo en Point-á-Pitre, Gvadelupo.

Publikigita verkaro redakti

Poezio redakti

  • "Insistencia en la tristeza" (1946)
  • "Presencia del hombre" (1947)
  • "Ausencia" (1949, publikigita kaj eldonita en 1951)

Prozo redakti

  • “Diario de Viaje” (1956, duparta publikigita en la revuo Mito)
  • “La duda”
  • “Serpentario”

Opero redakti

  • “Los hampones” (1961) kun muziko komponita de Luis Antonio Escobar, kaj scenejo de David Manzur.

Kritiko redakti

Literatura redakti

  • Sade contemporáneo (Diálogo entre un sacerdote y un moribundo) (1955)
  • Monsieur Le Six - Marqués de Sade. Prefaco de Gilbert Lely, Eld. Julliard. Parizo (1955)
  • Sobre "La Celestina" (1957)
  • Sade, kun eseo: "El libertino y la revolución"

Arta redakti

  • La pintura de Grau Araújo (1949)
  • La exposición de Cecilia Porras (1955)

Kina redakti

  • "Los tiempos modernos" Pri Charles Chaplin (1955)
  • Notas sobre "La Strada" de R. Fellini (1954)". Itala kino (1956)
  • Recenzo pri "Las hazañas del cabo Asch" de Paul May (1955)

Socia kritiko redakti

  • Libertad de Expresión (1955, kun El Comité Editorial de la Revista Cultural Mito)
  • Libertad de Expresión II (1956, kun El Comité Editorial de la Revista Cultural Mito)
  • Una exigencia fundamental: Libertades Totales (1957, kun El Comité Editorial de la Revista Cultural Mito)
  • Intervjuo al Eduardo Franco: "Diálogo sobre las guerrillas del llano" (1957)

Referencoj redakti

  1. Cuadernícolas estas vortoludo el hispanlingva vorto Cavernícolas (kavernoloĝantoj), sed kun la vorto kajero anstataŭ kaverno.
  2. COBO BORDA, Gustavo. “Jorge Gaitán Durán” en Poesía colombiana. Universidad de Antioquia, Medellín, Colombia: 1987. pp. 114-154. ISBN 958-9021-24-7.
  3. DUPUY Casas, Cecilia, en GÓMEZ Valderrama, Pedro. Jorge Gaitán Durán. Editorial Procultura, Bogotá, Colombia: 1991. ISBN 958-9043-82-8. p. 19

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jorge Gaitán Durán en la hispana Vikipedio.