José María Barreiro Manjón

José María Barreiro Manjón estis militisto hispana naskiĝinto en Kadizo la 20-a de aŭgusto en 1793 kaj morto en Bogoto en 1819.

José María Barreiro Manjón
Persona informo
Aliaj nomoj Adonis de las mujeres
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1793 (1793-08-20)
en Kadizo
Morto 11-an de oktobro 1819 (1819-10-11) (26-jaraĝa)
en Bogoto
Mortokialo pafvundo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Okupo
Okupo militisto
vdr

En la defendo de Madrido de 1808 estis vundita kaj enprizonigita, post unu jaro li ascendis al laŭtenanto. En 1810, jam liberigita, pasis al Kadizo, kaj militis en la Milito de Hispana Sendependiĝo. Kiel kapitano estis enpostenigita en Sevilo.

Kiel subkolonelo pasis al Sudameriko en 1815, en la ekspedicio ordonita de Fernando la 7-a estrata de la generalo Pablo Morillo, por pacigi Venezuelon kaj Novan Granadon, akirante plej altan rangon de kolonelo ankoraŭ 26jaraĝa. Estis multaj onidiroj pri amaferoj kun lokaj virinoj.[1]

Ses monatojn post sia alveno en Bogoton la juna, sed neesperta Barreiro estis venkita en la batalo de Bojakao kaj enprizonigita de la soldata infano 12jaraĝa Pedro Pascasio Martínez. Barreiro kaj ĉiuj hispanaj oficiroj arestitaj estis ekzekutitaj en la 11-a de oktobro, mortpafitaj pro ordono de Francisco de Paula Santander en epizodo de la jemorta milito.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti