Juan GENOVÉS Candel (Valencio; 31a de majo 1930-Madrido; 15a de majo 2020)[1] estis hispana pentristo kaj grafika artisto.

Juan Genovés
Persona informo
Naskonomo Juan Genovés Candel
Aliaj nomoj Genoves, Juan
Naskiĝo 31-an de majo 1930 (1930-05-31)
en Valencio
Morto 15-an de majo 2020 (2020-05-15) (89-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reial Acadèmia de Belles Arts de Sant Carles de València
Parencoj Francesc Candel Tortajada
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
TTT
Retejo http://juangenoves.com
vdr

Lia firma konvinko pri la transformiga arto engaĝiĝinta kun la medio kondukis lin al partopreno en gravaj kolektivoj de la epoko de la frankisma diktaturo kiel Los Siete (1949), Grupo Parpalló (1956) kaj Hondo (1960).[1] Lia artopropono konkretiĝos en senegala politika realismo de forta socia kritiko, farita el la manipulado de bildoj havigitaj per la amaskomunikiloj.

Monumento al la murditoj de Atoĉa en la placo Antón Martín de Madrido laŭ pentraĵo "La brakumo" de Juan Genovés.

Lia plej konata verko estas plej probable "El Abrazo" ("La brakumo") de 1976 (konata ankaŭ kiel "Amnestio", 151x201 cm pentraĵo nun apartenanta al la kolekto de la Muzeo Reĝino Sofia, en Madrido), reproduktita tre populare en afiŝoj dekomence por Amnestio Internacia dum la Hispana transiro, kiu poste iĝos la skulptaĵo "La brakumo", kiel omaĝo al la murditoj de Atoĉa. Fakte la bildo estis inspirita el la rigardo al brakumado de infanoj elirintaj el lernejo.[1]

Verkoj de Genovés estas ekspoziciataj en kolektoj de muzeoj tra la tuta mondo kiel MOMA, Guggenheim de Novjorko, The Art Institute of Chicago, IVAM (Institut Valencià d'Art Modern), la Galleria Nazionale d'Arte Moderna de Romo, aŭ la Muzeo Reĝino Sofia. Li ricevis premiojn "Premio Nacional de Artes Plásticas" (1984) kaj Ormedalo al Merito en Belartoj (2005), inter aloaj omaĝoj.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 EFE, Fallece el artista Juan Genovés a los 89 años Público, 15a de majo 2020. Alirita la 16an de majo 2020.

Eksteraj ligiloj redakti