Mortigado de Atocha en 1977

(Alidirektita el Mortigado de Atocha de 1977)

La Mortigado de Atocha en 1977 [atOĉa] estis atenco terorisma ? fare de ekstremdekstro okazinta en la centro de Madrido nokte la 24-an de januaro 1977, kiam la restaĵoj de la frankisma reĝimo estis rezistanta kontraŭ la stabiligo de la demokratio. Tiu atenco markis la hispanan transiron dum la nova demokratia epoko post la morto de la diktatoro Francisco Franco.

Monumento al la murditoj de Atoĉa en la placo Antón Martín de Madrido laŭ pentraĵo "La brakumo" de Juan Genovés.

Grupo de ekstremdekstruloj eniris en oficejo de advokatoj pri laborjuro de Comisiones Obreras (CC.OO.) kaj aktivuloj de la Partido Comunista de España (PCE), ankoraŭ neleĝaj en la lando, situa ĉe la numero 55a de la strato de Atocha [atOĉa], kaj pafis kontraŭ tiuj kiuj ĉeestas, tiele murdante 5 personojn kaj vundante 4 aliajn. La murditoj estis la advokatoj Enrique Valdevira Ibáñez, Luis Javier Benavides Orgaz kaj Francisco Javier Sauquillo Pérez del Arco; la studento pri juro Serafín Holgado de Antonio; kaj la oficisto Ángel Rodríguez Leal. La pafintoj ne fuĝis el Madrido ĉar opiniis, ke ili estas protektitaj de la mafio de la ĝistiama Sindikato de Transporto de la Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj, kiu ĵus estis suferinta strikon organizitan de tiu sindikato al kiu apartenis la atencitoj. La enterigo de la murditaj advokatoj estis unu el la plej amasaj manifestacioj de la komenco de la demokratio en Hispanio kaj utilis kaj por unuigi la disajn fortojn demokratiajn kaj por plifortigi la komunisman tendencon kiu (spite neleĝo) aperis libere en tiu evento.

La Juĝistaro la 4an de marto de 1980 konsideris ke la akuzitoj Francisco Albadalejo (sekretario de la Vertikala Sindikato de Privata Transporto de Madrido kaj ligata al FE de las JONS), José Fernández Cerrá, Carlos García Juliá kaj Leocadio Jiménez Caravaca formis "aktivisman kaj ideologian grupon, defendanto de politika radikala kaj totalisma ideologio, malkongrua kun la institucia ŝanĝo okazinta en Hispanio". Oni kondamnis, inter aliaj, José Fernández Cerrá kaj Carlos García Juliá je totalo de 193 jaroj prizone, kaj Francisco Albadalejo, je totalo de 73 jaroj. Kelkaj el la kondamnitoj mortis en prizono, aliaj fuĝis, el kiuj unu reprizoniĝis en Bolivio, dum pri la alia nenion oni scias.

Pri tiu afero la kinisto Juan Antonio Bardem reĝisoris la filmon Siete días de enero ("sep tagoj de januaro", 1979).