Juanfernandeza petrelo

La Juanfernandeza petrelo (Pterodroma externa) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Juanfernandeza petrelo
Juanfernandeza petrelo
Juanfernandeza petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma externa
(Salvin, 1875)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Juanfernandeza petrelo reproduktiĝas nur sur unu insulo en Ĉilio, nome Insulo Alejandro Selkirk de la Insularo Juan Fernández. La reprodukta populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 1,000,000 da paroj en 1985–86, kaj povus esi ĝis 3–5 milionoj da birdoj tutmonde. Ĝi estas minacata pro predado fare de enmetitaj specioj (katoj kaj ratoj) kaj, je malplia etendo, pro habitatoperdo fare de enmetitaj herbivoruloj (kaproj). La IUCN Ruĝa Listo listigas tiun specion kiel Vundebla pro ties endemiaj statuso kaj minacoj el enmetitaj predantoj.

La Juanfernandeza petrelo estas granda specio de burdopetreloj, 43 cm longa kun enverguro de 95–97 cm kaj pezo de 500 g. La supraj partoj estas malhele brunec-grizaj kaj estas nigra M-forma marko tra la etendaj flugiloj. La subaj partoj estas blankaj, kun nigraj bordoj de subflugiloj. La vizaĝo estas blanka, kun nigra "krono" etende al subokuloj. La beko estas nigra kun hokoforma pinto kaj estas hejmo de la tuboformaj naztruoj kiuj estas unikaj ĉe Procelarioformaj.

Ties reprodukta habitato estas altaj kornicoj je 750 m, kie ĝi elfosas 2-3 m tunelon por zorgi unu idon por jaro. La ino demetas ununuran blankan ovon meze de novembro kaj ambaŭ gepatroj laŭvice kovas la ovon dum proksimume 60 tagoj. Eloviĝo okazas meze de februaro kaj la ido estas nutrata ankaŭ de ambaŭ gepatroj dum proksimume 90–100 tagoj antaŭ elnestiĝo kio okazas en majo. La ido restas subtere en la nestotruo ĝis ĝi akiras elnestiĝantan pezon kaj havas sian tutan plumaron. La idoj estas nutrata per dieto konsista ĉefe el fiŝoj kaj kalmaroj kiuj estas alportataj al la nesto el marnivelo fare de la gepatroj.

Dum la reprodukta sezono, la Juanfernandeza petrelo troviĝas manĝe en akvo ĉirkaŭ la insuloj Alejandro Selkirk kaj Robinson Crusoe, same kiel ĉe marborda Ĉilio. La birdoj povas troviĝi en aroj kun rozpiedaj pufinoj kaj aliaj marbirdoj. For de la reprodukta sezono, la Juanfernandezaj petreloj manĝas ĉe la ekvatoraj marfluoj kaj kontraŭmarfluoj, norde ĝis Havajo.

Antaŭe, la Juanfernandeza petrelo estis klasita kiel subspecio de la Blankakola petrelo (Pterodroma cervicalis), kiu troviĝas en tropikaj Pacifika Oceano kaj Hinda Oceano.

Referencoj redakti

  • BirdLife International 2006. Pterodroma externa. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 24an de Julio 2007.
  • Brooke, M. 1987. Population estimates and breeding biology of the petrels Pterodroma externa and P. longirostris on Isla Alejandro Selkirk, Juan Fernandez Archipelago. The Condor. 89: 581-586.

Eksteraj ligiloj redakti