Jud Süß (romano)

La Judo Zis (germane: Jud Süß) estas fikcia romano de 1925 de la germana juda verkisto Liono Feuchtwanger. La romano traktas la vivrakonton de Josef Ziskind Oppenheimer, juda bankisto kiu estis financa konsilisto de Duko Carl Aleksandro de Württemberg. Li estis ekzekutita post la morto de sia patrono, la duko. Kelkaj el la roluloj en la libro estas historiaj figuroj, aliaj estas fikciaj. La intrigo sekvas la biografion de Oppenheimer sufiĉe libere.

Jud Süß
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lion Feuchtwanger
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1925
vdr

Strukturo redakti

La romano de Feuchtwanger konsistas el kvin partoj: "La nobeloj", "La popolo", "La judoj", "La princo", "La aliulo". Aldone al realaj figuroj kiuj ekzistis en la historio, Feuchtwanger prezentis rolulojn kiujn li inventis en la rakonto, kiel ekzemple rabeno Gabriel (reprezentante la "judan konscion" de Zis) kaj la filino de Zis Naomi, kiu ankaŭ estas la nura rolulo pozitive portretita en la romano. La rolulo de Naomi estis prezentita en la romano por igi la okazaĵojn dramecaj kaj "rakontecaj"; laŭ kelkaj komentistoj ŝi reprezentas la "saĝecon kaj puran animon de la popolo de Israelo."

Kiel en aliaj romanoj de Feuchtwanger, li ekspluatas la historian intrigon por peri pli larĝajn mesaĝojn, filozofian interpreton de la homa rolo kaj pri la realeco dum la libro estis verkita. La romano traktas, interalie, la demandon pri tio, kion la individuo efektive devas fari fronte al la realo - ĉu agi aktive aŭ rigardi ĝin pasive, demando kiu traktas la demandon pri libera volo en la filozofio de Schopenhauer. Krome, la rolulo de Zis estas fakte, iagrade, referenco al realeco en la Vajmara Respubliko. Feuchtwanger volis verki romanon pri la vivo kaj morto de german-juda politikisto Walter Ratnau sed fine decidis verki historian romanon centritan sur juda figuro kiu sukcesis altiĝi al grandeco sed estis murdita sur antisemita fono - ĉar "foje ĝi estas pli facile ekvidi montojn de malproksime, kaj ne starante sur ili", kiel li verkis en la komentario al sia libro eldonita en 1929. Por Feuchtwanger, la rolulo de Zis kaj la okazaĵoj en la romano ankaŭ reprezentas sukceson en mediacio inter oriento kaj okcidento, laŭ li esenca al la evoluo de moderneco. Oni argumentis ke kvankam la romano estas libera de antisemitismo, la rolulo de Zis estas tamen portretita kiel kalkulita, oportunisma kaj povomalsata homo. Aliaj judoj estas priskribitaj en la romano kiel "ekzotaj" kaj misteraj, sed tio estis farita en provo priskribi la judan sperton, kaj ne kalumnii ĝin [1].

La stilo de Feuchtwanger estas plena de detaloj, simila al la stilo de Thomas Mann kaj Lev Tolstoj. Eĉ la plej malgrandaj roluloj estas karakterizitaj kaj ricevas kompletan kaj klaran biografion, iliaj rilatoj al aliaj roluloj en la intrigo kaj la intriga universo ĝenerale estas klaraj.

Adaptiĝoj redakti

La rakonto pri vivo de Zis inspiris du filmojn, ambaŭ same nomitaj kiel la libro. Unu protesta filmo kontraŭ la nazioj (1934) kaj la alia nazia propaganda filmo (1940), kiu ironie iĝis plej identigitaj kun la rakonto de Zis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Frank Dietschreit: Lion Feuchtwanger. Metzler, Stuttgart 1988 p. 99