Judit Vas [vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vas Judit estis hungara reĝisoro, scenaristo. Ŝia geedziĝa nomo estis Vas Jánosné, ŝia origina familia nomo estis Munk?.

Judit Vas
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1932 (1932-02-02)
en Budapeŝto
Morto 3-an de februaro 1971 (1971-02-03) (39-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo filmreĝisoropsikologo
vdr

Judit Vas[1][2] naskiĝis la 2-an de februaro 1932 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de februaro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Judit Vas akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1954 (ŝi ne troviĝas en listo de diplomitoj!). Inter 1957–1960 ŝi kreis programojn por Hungara Radio kaj Hungara Televizio. En 1966 ŝi akiris psikologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En la sekva jaro ŝi vojaĝis al Kanado. Hejmenveninta ŝi kreis filmojn ofte pri psikologiaj temoj. Ŝi ricevis signifan filman premion en 1970. Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon. Ŝi mortigis sin.

Ŝiaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • A Zsarnok Medve (mallonga filmo, 1956)
  • Sarkított fény (dokumenta filmo, 1961) - ankaŭ scenaristo
  • Napszakos ritmusok (dokumenta filmo, 1965)
  • Arena (mallonga filmo, 1970) - ankaŭ scenaristo

Ŝiaj scenarlibroj (elekto) redakti

  • Ki bírja tovább? (mallonga filmo, 1961) - ankaŭ reĝisoro
  • Eszi, nem eszi (dokumenta filmo, 1965) - ankaŭ reĝisoro
  • Befejezetlenül (dokumenta filmo, 1970) - ankaŭ reĝisoro

Fontoj redakti

Referencoj redakti