Jules Frédéric Auguste Amédée Laguette-Mornay

Jules Frédéric Auguste Amédée Laguette-Mornay, naskiĝinta la 1-an de marto 1780 en Sonthonnax-la-Montagne (Ain), mortinta la 19-an de majo 1845 en Volognat (Ain) estis ĝeneralo kaj imperia barono sub la regno de Napoleono, sekve ĝenerala konsilisto kaj deputito de la departemento Ain.

Jules Frédéric Auguste Amédée Laguette-Mornay
Persona informo
Jules Frédéric Auguste Amédée Laguette-Mornay
Naskiĝo 1-an de marto 1780 (1780-03-01)
en Sonthonnax-la-Montagne
Morto 19-an de majo 1845 (1845-05-19) (65-jaraĝa)
en Volognat
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo vd
Profesio
Okupo politikistooficiromilitisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li eniris la politeknikan Lernejon en 1799, fariĝis leŭtenanto de artilerio en 1801, kaj estis sendita al la kampo de Bulonjo-ĉe-Maro. Li sekve estis anigita al la granda armeo, kaj plenumis la kamparon de 1805, dum kiu li distingiĝis okaze de la bataloj de Ulm kaj Austerlitz. Li sekve estis akceptita en la Imperia Gvardio kun la sama rango, kaj batalis en Iéna, Eylau kaj Friedland, kie li ricevis la ordenon de la Honora legio. Sendita al Hispanio en 1808, denove alvokita al la danuba armeo en 1809, li perdis brakon en la batalo de Wagram, kaj pro tio ricevis la krucon de Oficiro de la Honora legio.

Retirigita pro sia vundo, Laguette-Mornay fariĝis barono de la Imperio per dekreto de la 2-a de majo 1812 kaj patentaj leteroj de la 5-a de aŭgusto 1812.

Li estis elektita la 13-an de majo 1815 kiel membro de la Ĉambro de la Cent Tagoj por la arondismento Nantua, kun 58 voĉoj (62 voĉdonantoj, 100 enskribitaj). Li sekve retiris sin al Sonthonnax, kie li opoziciis la novan reĝimon de Ludoviko la 18-a post la Unua Resurtronigo. Liberala kandidato en la 3-a balota distrikto de Ain (Belley) la 13-an de novembro 1822, li estis malvenkita kun 43 voĉoj, kontraŭ 93 favore al la elektita deputito, S-ro Compagnon de la Serviette.

Laguette-Mornay tamen havis pli bonan fortunon la 17-an de novembro 1827, kaj estis elektita deputito kun 54 voĉoj (99 voĉdonantoj, 125 enskribitaj), kontraŭ 43 favore al S-ro de Villeneuve. Li voĉdonis senĉese kun la grupo kiun gvidis Odilon Barrot kaj Jacques Charles Dupont de l'Eure. Li plurfoje kaj energie defendis siajn eksajn kunbatalantojn kaj imperiajn legianojn, kaj subskribis la Adreson de la 221.

Li estis reelektita la 23-an de junio 1830 post la disigo de la antaŭa ĉambro fare de la nova registaro de Jules de Polignac, kun 71 voĉoj (109 voĉdonantoj, 121 enskribitaj), kontraŭ 38 voĉoj favore al S-ro Boissieu de la Tiret. Li aktive kontribuis al la fondo de la monarkio de julio, kaj estis sukcese reelektita la 5-an de julio 1831 en la 5-a distrikto de la departemento Ain (Nantua), kun 84 voĉoj (125 voĉdonantoj, 151 enskribitaj), kontraŭ 41 favore al Félix Girod de l'Ain.

Jules Frédéric Auguste Amédée Laguette-Mornay demandis la forigon de pluraj impostoj, inklude de la taksoj pri salo (abolitaj en 1790 kaj reaperintaj en 1806) sed ankaŭ de la akcizoj pri fero kaj karbo, kaj la abolon de loterio. Neniu propono estis sukcese voĉdonita. Malkontenta pri la ĝenerala politiko de la registaro, li demisiis kiel deputito kaj estis anstataŭita la 8-a de junio 1833, de S-ro Félix Girod de l'Ain. Reveninte al Sonthonnax, li ĉefe okupadis sin pri agrokulturo kaj pri la problemo de trosekeco en Dombes.

Laguette-Mornay ankaŭ oficiis kiel ĝenerala konsilisto de la departemento Ain.

Literaturo redakti