Juliaj Alpoj

montaro

La Juliaj Alpoj (slovene Julijske Alpe; itale Alpi Giulie, germane Julische Alpen) estas montaro de la sudaj Kalkalpoj, kovranta partojn de la historia regiono Karniolo nun en Slovenio kaj de la itala regiono Friulo-Venecio Julia. La montaro situas tuj sude de la limo al Aŭstrio, tiel ke en politika mapo de pli distance ĝi lokigeblas tuj sude de la trilanda punkto Aŭstrio-Italio-Slovenio.

Juliaj Alpoj
montara-geografia regiono
Alpine subsection [+]

LandojItalio, Slovenio

Supermara alteco2 864 m s.l.m. [+]
- koordinatoj46° 22′ 0″ N, 13° 49′ 0″ O (mapo)46.3666666713.81666667Koordinatoj: 46° 22′ 0″ N, 13° 49′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoTriglav [+]
Areo4 400 km² (440 000 ha) [+]


Juliaj Alpoj (Alpoj)
Juliaj Alpoj (Alpoj)
DEC
Juliaj Alpoj
Juliaj Alpoj

Map
Juliaj Alpoj
Vikimedia Komunejo:  Julian Alps [+]
vdr
la montopinto Triglav de oriento
la montopinto Triglav de oriento

La nomo rilatas al Gaius Iulius Caesar, kiu establis la municipon Forum Iulii en la areo de Friulo kaj okcidenta Karniolo. En antikveco la termino "Juliaj Alpoj" inkludis ankaŭ montarojn pli suden; la malaltaj montaroj Trnovski gozd, Ternowaner Wald aŭ Selva di Ternova tuj oriente de Gorizia kaj Hrušica, Birnbaumer Wald aŭ Selva di Piro (ĉiuj nomoj signifas "pir-arbaro") pli oriente en la hodiaŭa Slovenio apartenis al ĝi, dum hodiaŭ ili formas sendependajn regionojn.

La Juliaj Alpoj estas tre kruda masivo. La plej alta monto estas la Triglav (tri kapoj), 2864 m, samtempe la plej alta monto en Slovenio kaj la la antaŭa Jugoslavio.