BALLA Károly (origina familinomo Blau) estis rumanuja hungara verkisto, ĵurnalisto, naskiĝinta en Ratosnya la 10-an de novembro 1913 kaj mortinta en Kluĵo la 14-an de novembro 1959.

Károly Balla
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1913 (1913-11-10)
en Răstolița
Morto 14-an de novembro 1959 (1959-11-14) (46-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o Q112286556
Infano Zsófia Balla
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Károly Balla estis ŝuistlernanto en Huedin, vagantmuzikisto. Li finis du klasojn en juda gimnazio Tarbut en Kluĵo. Ĝis 1936 li laboris en fabriko Dermata, ekde 1937 li estis en diversaj uzinoj tekstilmajstro, ekde 1940 lernejservulo. Li partoprenis en neleĝa komunista movado. En 1944 oni deportis lian familion kaj liaj gepatroj mortis en morttendaro. En 1945 li laboris en redakcioj de Világosság, ekde 1946 en Igazság, ekde 1951 li estis redaktoro de Művelődési Útmutató, ekde 1957 de Porjunulara Eldonejo de Kluĵo. Liaj verkistaj pseŭdonimoj: Kéki Károly, Szövő Károly.

Verkoj redakti

  • Kényszerhaladás (en sia familinomo, romaneto, Kv. 1934);
  • Széles ösvényen (noveloj, 1949);
  • Fény a hegyekben (rakonto, 1950);
  • Drága föld (rakonto, 1951);
  • A testvériség jegyében (riport a Magyar Autonóm Tartományból, 1952);
  • A jel (noveloj, skizoj, 1955);
  • Vádolom magam (teatraĵo, 1957);
  • Mesterhegedű (noveloj, 1958);
  • Miska (romaneto, 1959, dua eldono 1969; en 1960 germane, en 1961 rumane);
  • A legszebb emlék (elektitaj verkoj kun antaŭparolo de Erik Majtényi, 1961).
  • Koronatanú, romano (manuskripte).

Fontoj redakti