Răstoliţa
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Ratosnya)
Răstolița [rəstolica] (hungare: Ratosnya [ratoŝnja]) estas komunumo en Rumanio, en la distrikto Mureș, nordoriente de Reghin. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Andreneasa, Borzia, Gălăoaia kaj Iod.
Răstolița | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Ratosnya (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 58′ N, 25° 0′ O (mapo)46.97222222222224.992777777778Koordinatoj: 46° 58′ N, 25° 0′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 521 m | ||
Poŝtkodo | 547480 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.073 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,357 (en 2011; 1.342 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 118940 | ||
Situo redakti
Răstolița situas sur la dekstra bordo de rivero Mureș. Ĝi havas fervojan stacio ĉe la linio inter Gheorgheni kaj Târgu Mureș; la stacio situas aliflanke de la rivero en la vilaĝo Iod, sed nomiĝas Răstolița. Tra Răstolița pasas ankaŭ la nacia vojo DN15, kiu samtempe estas la eŭropa vojo E578.
Loĝantaro redakti
En 1910 Ratosnya havis 907 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 2 325 (rumanoj, 19 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1850. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- Endre Antalffy (1877–1953), lingvisto, literaturhistoriisto, tradukisto.
- Károly Balla (1913–1959), ĵurnalisto, verkisto.
- Zoltán Dézsi (n. 1943) pedagogo, politikisto, poeto.
- József Kántor (n. 1949): grafikisto, tekstilisto.
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto