Károly Dötsch [kAroj doĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dötsch Károly estis hungara inĝeniero.

Károly Dötsch [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de marto 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Dötsch akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1920. Post siaj studoj li havis postenon en privata firmao. Inter 1933 kaj 1939 li gvidis konstruadon pri servaj maŝinoj de hotelo en Insulo Margareta. Depost la ŝtatiĝo li laboris en diversaj konstruadoj de ŝtataj fabrikoj. Li okupiĝis ĉefe pri teknologia muntado de duktoj. Li longe redaktis fakrevuon Épületgépészet. Li pensiuliĝis en 1963.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Üzemi távvezetékek szerelése (1953)
  • Épületgépészeti berendezések üzeme és karbantartása (1967)
  • Ipartelepek építészete. 4. Általános építészeti szempontok (1969)

Fontoj redakti