Károly Kecskeméti (historiisto)

Károly Kecskeméti [kAroj keĉkemEti], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kecskeméti Károly estis hungara historiisto, arkivisto. Lia pseŭdonimo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Vissi György [viŝi djordj].

Károly Kecskeméti (historiisto)
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1933 (1933-08-19)
en Budapeŝto
Morto 2-an de aprilo 2021 (2021-04-02) (87-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco HungarioFrancio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro György Kecskeméti
Frat(in)o Zsuzsa Ferge
Okupo
Okupo historiistoarkivisto
vdr

Károly Kecskeméti[1] naskiĝis la  19-an de aŭgusto 1933(nun 1933-08-19) en Budapeŝto, li mortis la 2-an de aprilo 2021 en Parizo.

Biografio redakti

Károly Kecskeméti post la 2-a mondmilito li pasigis unu kaj duonjaron en Francio, poste li hejmenvenis kaj maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. En la lernojaro 1951 li studis en Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956. Jam ekde 1955 li praktikadis en arkivo de Sopron, poste en Budapeŝto. Depost la hungara revolucio de 1956 li disidis al Parizo, kie li finis duonjaran kurson pri arkivado, poste li eklaboris en franca tutlanda arkivo. Li doktoriĝis en Sorbonne en 1980. Inter 1986-1998 li havis postenon en Internacia Konsilio pri Arkivoj, kie li partoprenis en arkivevoluigaj programoj ĉefe en Afriko, pli poste li pensiuliĝis. Li havis familion, krome li havis rilatojn al hungaraj arkivistoj aŭ historiistoj. Li ricevis solan premion en 2009.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Tök község paraszsága, 1770-1848 (disertaĵo, 1955)
  • La formation professionelle des archivistes. Liste des écoles et des cours de formation professionelle d'archivistes (1966)
  • Le libéralisme hongrois, 1790-1848. Étude sur la pensée politique de la gauche nobiliaire hongroise dans les dernières décennies de l’ancien régime. (1980)
  • La Hongrie et le réformisme libéral. Problèmes politiques et sociaux, 1790–1848 (1989)
  • Magyar liberalizmus, 1790–1848 (2008)
  • Le libéralisme hongrois, 1790–1848 (2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti